• PMA

    Akademia deklaro pri la esprimo “tiel nomata”

    La 7an de aprilo 2026, la Akademio aprobis deklaron pri la esprimo “tiel nomata”. Voĉdonis 40 akademianoj, 28 aprobis (70 %), 5 voĉdonis kontraŭ (12 %) kaj 7 voĉdonis sendecide (18 %). Pri la esprimo “tiel nomata” En tiu esprimo la verbo nomi signifas proksimume signi ion aŭ iun per distinga vorto kutime uzata, t.e. uzi pli-malpli arbitran etikedon (nomon, kromnomon, priskribon, titolon, funkcion…), asignitan al la priparolata persono aŭ objekto. Tiun lastan ni konvencie nomos la etikedito. Kiel iĝos klare en la analizo de la ĉi-sube citotaj ekzemploj, en la vortokombino “tiel nomata” la adverbo tiel resendas al tiu etikedo kaj ofte portas ian subkomprenitan nuancon koncerne la rilaton…

  • PMA

    Aŭstrio agnoskis Esperanton kiel lingvon de kulturo kaj nematerian heredaĵon

    La Aŭstra Komisiono de UNESKO formale agnoskis Esperanton kiel parton de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. La oficiala anonco aperis hodiaŭ, la 16an de aprilo 2026: https://www.unesco.at/presse/artikel/article/vier-neue-eintragungen-im-nationalen-verzeichnis-des-immateriellen-kulturerbes Por la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano i.a. por Eksteraj Rilatoj, tio esta “brila novaĵo, kiu tute kongruas kun la strategio AKIRI de UEA por la Esperanto-movado – kaj nur kelkajn monatojn antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco”. Post Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) Aŭstrio estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun paŝon, kiu estas esence grava pro pluraj kialoj. Laŭ Ó Riain “unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de Esperanto estas, ke ‘ĝi…

  • PMA

    PEDAL-ARTE

      PEDAL-ARTE Hoje, Dia Mundial do pedal e da arte:  manter-se em movimento amar o equilíbrio necessário. Faça arte e revogue disposições em contrário. Pedalar paladar o sabor o saber o amor o amar!   PEDAL-ARTE Hodiaŭ, Monda Tago de l’ biciklo kaj arto:  daŭre moviĝi Ami la necesan ekvilibron. Faru arton, malvalidigu kontraŭajn disponojn. Pedali ĝui la guston konon amon amoron! 

  • PMA

    La printempa Ondo

    Antaŭ du semajnoj aperis la marta (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: printempa) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, 2026, №1 (327). Sur ĝiaj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol kvindek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj. En la primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj pli ol dudek artikoletoj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2026a jaro, interalie, pri la tri novjarfestaj renkontiĝoj en Germanio (Luminesk’, NR kaj JES), pri la 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj pri agadoj esperantistaj en pluraj landoj. Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, precipe pri la 111a UK en Graco. Bedaŭrinde, preskaŭ neniam en “La Ondo”…

  • PMA

    Guteto el Usono legologos per abonklubo

    Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo. Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA. La usona landa asocio de UEA (tiam ELNA, nun Esperanto-USA) laste eldonis librojn en la 1990-aj jaroj. Restis mono dediĉita por tiu celo, sed ĝi de tiam kuŝis sen utilo. Intertempe iĝis pli koste kaj komplike mendi librojn el Eŭropo, rakontas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA. – Kiam la usona registaro kaŭzis…

  • PMA

    La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025

    Ekde 1991 La Ondo de Esperanto publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la laboron de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Aleksander Korĵenkov afable permesis republikigon de la ĉi-jara statistiko en Libera Folio. Ni ne reproduktas ĉiujn tabelojn – la plej detalajn informojn serĉu en la originala artikolo. Screenshot La bazo de nia statistiko estas la rubriko ”Laste aperis” (LA) de la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis dum la koncerna jaro. Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda. Unue, en LA estas registrataj ankaŭ libroj eldonitaj pli frue kvankam ekvenditaj de UEA en la revuata jaro. Tio povas doni…

  • PMA

    Antaŭ 109 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

    Hodiaŭ, je la 109a mortodatreveno de Lazarj Markoviĉ (Ludoviko) Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro “Homarano” (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj kaj morto de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). La gazeta artikolo unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. De tiam ĝi estis legita 6 mil 529 fojojn (la kvara plej populara teksto en la novaĵretejo “La…

  • PMA

    Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ

    Bjalistoka Esperanto-Societo invitas mardon, la 14an de aprilo 2026 al renkontiĝo omaĝe al Ludoviko Zamenhof okaze de la 109a datreveno de lia morto. Je 15a horo okazos solena flormetado ĉe la monumento al Zamenhof ĉe la placo Paweł Bogdan Adamowicz kaj rememoro pri la iniciatinto de la Internacia Lingvo. Poste ni invitos vin al la Esperanto-Klubejo ĉe la strato Piękna 3 por renkontiĝo kun grupo de esperantistoj el Nowy Sącz. Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/memore-al-zamenhof-14-04-2025/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ appeared…

  • PMA

    Gajan Paskon!

    Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 12an de aprilo 2026, festas Paskon laŭ la (nov)Julia kalendaro. En nia retejo estas legeblaj kvar beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin. Ivan Ŝmeljov: La febro (Tradukis Vladimir Jurganov) Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov) Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov) Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov) Halina kaj Aleksander Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/pasko-6/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la…

  • PMA

    Literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”

    Ankoraŭ fine de la lasta jardeko de la 20a jarcento la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” kun la decembra eldono de la gazeto ricevis broŝuron kiel senpagan literaturan suplementon. Sed meze de la unua jardeko de la nuna jarcento la amplekso de nia gazeto atingis la limon de la poŝta pezokategorio, kio malebligis enkovertigi plian broŝuron. Tamen ekde la 2017a jaro, kiam “La Ondo” iĝis bitgazeto, kies amplekso ne plu gravis pro manko de poŝtaj kostoj, ni relanĉis la malnovan tradicion kaj ĉiujare donacis al niaj legantoj bitlibron, kiel literaturan suplementon. Entute, estis eldonitaj (laŭ la normoj PDF kaj ePub) kaj dissenditaj naŭ suplementoj sur sume pli ol 1200…