PMA

UEA alvokas respondi al enketo pri bitlibroj

guteto
Kadre de sia nova eldona agado la landa asocio de UEA Esperanto-USA lanĉis grandskalan esploron pri bitlibroj. La celo estas malkovri la legemon de esperantistoj kaj ekscii pli pri la uzo de bitlegiloj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA kaj helpon provizis gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel FEL, EAB kaj Mondial.

La celo estas atingi minimume 1000 personojn el kiel eble plej diversaj fonoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn kaj la teamo de Esperanto-USA petas kaj antaŭdankas la partoprenon en la enketilo, kiun oni trovas en la retpaĝo: https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj. La respondojn oni kolektos ĝis la 31a de majo 2026.

La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pensmaniero de esperantistoj al bitlibroj kaj la konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj informgrafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio: https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo. La eldonejo, krom subteni usonajn verkistojn, celos eldoni klasikaĵojn de la frududekjarcenta Esperanta kultura heredaĵo kaj edukmaterialojn por lernantojn de la lingvo.

Per la nomo Guteto la eldonejo omaĝas la agadon de Morojo (Myrtle Douglas), usona esperantistino aktiva dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj en Los-Anĝeleso, kiu eldonis propran sciencfikcian fanzinon nomitan mem Guteto inter 1941 kaj 1946.

La projekto Guteto kongruas kun la strategia laborplano AKIRI, kiu celas interalie kulturan fortigon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj kulturo kaj scio por materie kaj nematerie riĉigi la komunumon kaj plu konfirmi la kapablon de Esperanto senlime reprezenti la homan spiriton. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1292.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UEA alvokas respondi al enketo pri bitlibroj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta