PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
VIBRAÇÃO – VIBRO
VIBRAÇÃO Vibração entre vibrações vibro também Sol água vento Eu Sou em frequências distintas outro movimento Se veloz vibro ou lento sou quem Sou, sendo quem posso, quem sustento ser no Ser neste momento o único existente, o Uno em mim sendo Vibro, não cobro! Me descubro me desdobro o quanto posso o quanto sonho luz mesmo medonho Sendo esse tanto de Luz condensada confesso expresso pouco pouco dessa Luz em cada verso em que converso com meu louco lindo lado avesso avesso avesso sendo assim ainda pouco do Todo, nunca nunca excesso! VIBRO Vibro inter vibroj vibras ankaŭ mi Mi Estas Suno akvo vento laŭ unikaj frekvencoj…
-
Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
Amiot, Armel. Dezertoj: Bitalbumo. – Ĉerburgo: Armel Amiot, Donneville: Vinilkosmo, 2024. Jen albumeto Dezertoj, verkita, komponita kaj preparita fare de franco Armel Amiot. Tiu ĉi nomo estas relative nova en la Esperanto-muzika mondo, ĉar la recenzata albumeto estas por la artisto nur la dua (aprile 2022 aperis lia unua albumeto Banĝo Esperanto, same kun 6 pecoj). Tamen la artisto mem havas sufiĉe longajn lud- kaj koncerto-tradiciojn: li komencis sian muzikan karieron jam en 1980aj. Unue rok-muzikisto, li iom-post-iom migris al pli milda pop-roka stilo kun abundo da ĵazaj kaj blusaj elementoj. Intertempe li konatiĝis kun Esperanto kaj do decidis dediĉi iom da sia inspiro al la kreado en la internacia…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas “Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo”. Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon. Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj. Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj…
-
Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?
Jam dum jaro UEA nenion faras pri sia grandioza projekto de nova administra sistemo kaj retejo, Akso. La prioritata projekto estis komencita en 2013 kaj estis elspezitaj pli ol 100 000 eŭroj, sed nun ĉio kuŝas forgesita. Tamen baldaŭ oni trovos respondeculojn, promesas prezidanto Charters. Bildo kreita per Pixlr. Dum jaroj la nuna estraro de UEA puŝas antaŭ si la projekton Akso, kiu nun ŝajnas komplete forlasita. La lastaj malgrandaj redaktoj de la sistemo okazis en aprilo 2024, proksimume kiam UEA akceptis repreni la projekton de TEJO kaj finpagi la fakturon. La komitato de UEA en 2013 decidis uzi 100 000 eŭrojn por kompleta renovigo de la retejo. La laboro…
-
Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
Aliĝu al la reta-trejnado pri la Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO! Ĉu vi scivolas, kiujn valorojn TEJO reprezentas rilate al lingva justeco kaj lingvaj rajtoj? Ĉu vi volas pli bone kompreni, kial TEJO defendas la uzon de Esperanto kaj la malcentraligon de komunikado? Tiam ĉi tiu trejnado estas por vi! Dato: 17.05.2025 Horaro: 12:00–14:00 UTK Trejnisto: Michael Boris Mandirola – eks-prezidanto de TEJO kaj sperta reprezentanto en lingvaj temoj Dum ĉi tiu trejnado vi malkovros: la bazajn lingvopolitikajn poziciojn de TEJO kaj kial ili gravas kiel prezenti ilin en internaciaj kuntekstoj kaj debatoj kiel defendi la lingvajn rajtojn de junuloj en tutmondaj forumoj kiel ligas la lingvopolitikaj valoroj de TEJO kun…
-
De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis
La jubilean jaron de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, naskiĝinta antaŭ 150 jaroj festos ne nur Litovio, sed la tuta mondo – diversaj jubileaj aranĝoj ondumos tra pluraj landoj de la mondo: de Suda Afriko ĝis Svedio, de Suda Koreio ĝis Hispanio. Tamen la plej granda krea heredaĵo de Čiurlionis estas gardata en la Nacia artmuzeo de Čiurlionis, kiun okaze de la jubileo de la artisto oni kolorigis per la internacia ekspozicio: “De sukcenoj ĝis steloj: samtempuloj kaj samideanoj de M. K. Čiurlionis”. M. K. Čiurlionis estis komponisto kaj artisto, kiu elprovis sin en literaturo kaj fotado; dum la mallonga sepjara periodo de kreado li kreis pli ol 300 pentraĵojn, pli ol…
-
La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña
La 83a Hispana Kongreso de Esperanto okazis, kiel anoncite, en la kastilia urbo Sorio, de la 1a kaj 4a de majo. Ĉeestis pli ol 150 homoj. Aliĝis malpli da eksterhispanianoj ol kutime, verŝajne pro la relativa geografia izoliteco de la urbo, sed venis rimarkinde pli multaj homoj el Hispanio ol en aliaj kongresoj, el preskaŭ ĉiuj regionoj, pro la konvenaj datoj kaj la altiro de tiu areo. La kongresejo, Espacio Santa Clara, malnova monaĥejo transformita al kulturspaco, estas impona konstruaĵo, konvena loko por aranĝo kiel nia, kvankam en la komenco evidentiĝis iuj teknikaj problemoj, pro relative ĵusa adapto por la nova utiligo. En la tagoj antaŭaj al la kongreso oni…
-
La 34a KEKSO
La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 34a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 6a ĝis la 9a de junio 2025 en Kirkel, Germanio. Tio estas evento por adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jaroj. Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj. (Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2024-12-31.) Trovu pli da informo ĉe la retejo de KEKSO. Aliĝu ĉi tie nun!…
-
BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek tri prezentoj. La tridek-kvara estas Ed Robertson, konata Skotlanda Esperanto-aktivulo. Ed Robertson naskiĝis en 1952 en Dumfries (Skotlando) de germana patrino kaj skota patro. Li magistriĝis ĉe la Universitato de Edinburgo (1974) pri la germana kaj la rusa. Poste li laboris kiel instruisto pri lingvoj. Tamen post kelkaj jaroj li ekinteresiĝis pri komputiloj, kiam ili unue komencis ludi rolon en komerco, kaj kun kolego li evoluigis programaron…
-
La estraro de UEA ne raportas
La estraro de UEA dum jaroj komplete neglektas sian devon regule raporti al la komitato pri sia agado minimume ĉiun duan monaton. Laŭ la prezidanto tia raportado, spite la regularon, pro teknika evoluo ne plu estas bezonata, kaj la devigo pri raportado tial estos forigita el la regularo. Komence de marto Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO, en vidpunkta artikolo en Libera Folio esprimis miron pri tio, ke laŭ la buĝeto de TEJO, UEA ĉi-jare neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj. Tiun informon li trovis en la buĝeto de TEJO, sed ial ne en la buĝeto de…























