• PMA

    VIROU POESIA – POEZIIĜIS

      VIROU POESIA fazer poemas me acalma só escrever me aliviachuva boa vem da almadesce a espinha me arrepiameu coração bate palmaele que mal batiaaonde foi aquele traumaquando virou poesia?com sua voz tão maciao poema esconde o jogofingindo ser água friao que tanto consumiase perde se apaga o fogoe essa cinza? é poesia?   POEZI-IĜIS poeziumi jen trankvilonur verkado min bonfartasbena pluvo animon gardastra la spino tremigilo aplaŭdas ĝin mia kor’apenaŭ pulsadis ĝiĉu traŭmato iris forkiam iĝis poezi’? per voĉo tre ege mildala poemo kaŝas sinŝajnas esti akvo frida kio konsumadis ĝinforbruligita ĉu tio?ĉu cindro? ĉu poezio?

  • PMA

    DIÁLOGO – DIALOGO

    Papos Nascentes quer dialogar com blogues similares, de poesia em Esperanto.   Papos Nascentes volas dialogi kun samcelaj blogoj, pripoeziaj blogoj en Esperanto. A pedido, acrescentaremos o link do seu blogue de poesia. Laŭpete, ni aldonos la ligilon al via pripoezia blogo. Local de bate papo poético. Voo poético. Poesia intercultural. Poezibabilejo. Poezia flugo. Interkultura poezio. https://www.paposnascentes8.blogger.com https://facebook.com/groups/poezibabilado/ http://brazilakolekto.blogspot.com http://nazarelaroca.blogspot.com.br/ http://blogdopaulosergioviana.blogspot.com.br/

  • PMA

    CONSCIÊNCIA NO CORPO – KORPA KONSCIO

      CONSCIÊNCIA NO CORPO  Dor no pé esquerdo, insistente. Trazia mensagem. Enigma. Convidei para passeio leve. Aceitou, mas o direito, enciumado, categórico, rosnou que iria também. Meus argumentos, ineficazes. Pular num pé só acentuava a dor. Celebramos acordo. Insistente, inseparável, a dupla se impunha. Respiração e movimento conscientes, aliados, engambelaram o pé afetado. Em uníssono, dor apaziguada, instigaram-me a revirar as redes sociais na busca vã do saber. A caminhada matinal não iria além das pernas. O delicioso sorvete caseiro me convidava ao sabor e ao saber.   KORPA KONSCIO   Doloro en la maldekstra piedo, insistema. Portis ĝi mesaĝon. Enigmo. Invitis mi ĝin al leĝera promenado. Akcepto venis, sed la…

  • PMA

    ESCOLHO AS ESCOLHAS QUE FAÇO?

       ESCOLHO AS ESCOLHAS QUE FAÇO? Melhor: escolho, acolho e faço acontecer? A escola, o lar, o caminho profissional, as amizades expressam as minhas escolhas? Então, saia dos padrões repetitivos. Conheça seus recursos. Melhore seus talentos. Faça dos pontos fracos, sua força. Da Arte, autocura. Dos conflitos, harmonia e Vida Plena. Arteterapia diversão: desenhe, escreva, reescreva, pinte, modele, integre o lado sombrio.  Mentoria holística: amplie a visão de mundo, reverbere o ser único que você é! Seu passo-a-passo começa com sua escolha Quero mesmo mudar? Escolha dia e horário para começar  Invista em você: autoconhecimento transforma Faça contato hoje mesmo.  Marque consulta on line ou presencial – adolescentes, adultos Basta…

  • PMA

    Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Infanoj, la 20a de novembro 2024

    Aŭskultu la estontecon, aŭskultu infanojn! Antaŭ 70 jaroj oni starigis la 20an de novembro kiel la Mondan Tagon de Infanoj, por antaŭenigi unuiĝon kaj konsciiĝon pri la graveco plibonigi infanan bonfarton kaj krei mondon kie infanoj povu plene kreski kaj disvolviĝi. Tamen ĝuste infanoj, la plej dependaj kaj malfortaj inter ni homoj, tro ofte suferas pro militoj, malriĉeco kaj maljusta diskriminacio. UNICEF, la Infana Fonduso de UN, invitas nin aŭskulti la infanojn. Aŭskultante infanojn ni povas plenumi ilian rajton al memesprimo, kompreni iliajn ideojn por pli bona mondo kaj inkluzivi iliajn prioritatojn en niaj agoj hodiaŭ. Laŭ nia asocio, kiu ekde 1908 agas por interkompreniĝo inter malsamaj popoloj, plibonigo de…

  • PMA

    Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno

    La 11an de novembro en Universitato Vytautas La Granda en Kaŭno okazis memorvespero dediĉita al la 165a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. La vesperon perfekte organizis Kaŭna Juda Komunumo kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). La 200-persona salono estis plenplena. La programon gvidis la aktoro Aleksandras Rubinovas – li komencis la vesperon per sufiĉe detala konatigo de la biografio de Zamenhof. Estis montritaj multaj lumbildoj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Estis aŭskultita la himno de Esperanto “La Espero”. Sekvis koncerto de Arkadijus Gotesmanas (Litovio) kaj Annette Maye (Germanio). En la dua parto la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas parolis pri Ludoviko Zamenhof kaj pri la nuntempa Esperanto-movado en la mondo kaj en…

  • PMA

    TEJO-subvencio por KER-Ekzamenoj

    Ĉu vi intencas partopreni ekzamenon de UEA kadre de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER)? Ĉu vi ekzameniĝos je nivelo C2? Ĉu vi estas individua membro de TEJO? Ĉu vi volas rericevi 15 € (kaze de kompleksa) aŭ 7,5 € (kaze de nur skriba aŭ nur parola ekzameno) Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu nin ĉe edukado@tejo.org almenaŭ unu tagon antaŭ via ekzameno. Fonto: https://www.tejo.org/tejo-subvencio-por-ker-ekzamenoj/ Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post TEJO-subvencio por KER-Ekzamenoj appeared…

  • PMA

    La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo

    De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas ekde la jaro 2006 sub la aŭspicio de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo. La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj…

  • PMA

    Claude Gacond forpasis

    La 17an de novembro 2024 en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds forpasis Claude-Henri Gacond (1931-2024) franclingva svisa instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto (de 1952); elstara instruisto de Esperanto; Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia (1962-92); arkivisto en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kiun li iniciatis en 1954; iniciatinto (1968) kaj la unua direktoro (1969-91) de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds; prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1987-93), redaktoro de ties organoj Svisa Espero (1969-73) kaj Svisa Esperanto-Societo Informas (1997-2014); aŭtoro de pluraj libroj kaj broŝuroj en la franca kaj Esperanto precipe pri instruado kaj didaktiko; honora membro de ILEI (1999), UEA (2001)…

  • PMA

    István Nemere forpasis

    La 15an de novembro 2024 forpasis István Nemere (1944-2024) elstara hungara verkisto kaj esperantisto (ekde 1962), poligloto, nefumanto kaj nedrinkanto; aŭtoro de ĉirkaŭ 800 libroj, inkluzive de pli ol dudek libroj en Esperanto (parte reverkitaj el la hungara); kunfondinto (1991) kaj prezidanto (1991-99, 2002-04) de Esperanta PEN-Centro; laŭreato de la diplomo de UEA pri Elstara arta agado (2020); kvar liaj libroj ricevis la premion “La Verko de la Jaro”: La blinda birdo (1983), La monto (1985), La alta akvo (1986), Krias la silento (2002); Esperanta traduko de lia fundamenta trivoluma verko Historio de Hungario. Kroniko de 989 jaroj aperis en 2018-19. La 8an de novembro li festis sian 80-jariĝon; post…