-
POESIA CIÊNCIA/ POEZIO SCIENCO
Ciência toda humana flerta o previsível prediz: Natureza engana brota o indizível Poesia gera o inefável improvável o poema pena bico de pena inimaginável Poesia baila no risco entorta o intragável olho que tudo vê improvável onde pisca cisco Scienco plene homa antaŭvideblon flirtas antaŭvidas: naturo trompas, nedireblo ĝermas Poezio nedireblon naskas malprobabla, poem’ suferas neimagebla plumpinto poezio bailas sur risko nemanĝeblaĵo tordiĝas malprobabla ĉion-vida okulo kie aĵeto blinkas
-
Unesko-Kuruero pri sklaveco
“La historio de sklavigo formis nian modernan mondon kaj ankoraŭ influas nin. Ĉi tio estas evidenta en la profunda kaj foje sistema rasismo kiu persistas tutmonde, precipe kontraŭ posteuloj de afrikanoj, kaj tio devenas de malsamaj historiaj fenomenoj kiuj kutimis pravigi la miton de afrika “malsupereco”, ankaŭ dum la Klerisma Periodo”, – skribis Gabriela Ramos, Asistanta Ĝenerala Direktoro de UNESKO por Sociaj kaj Homaj Sciencoj en la ĉefartikolo de la tria kajero de “Unesko-Kuriero” (julio-aŭgusto) por 2024, kun tradiciiĝinta malfruo aperinta en la elŝutejo de Unesko. La ĉefa temo de ĉi tiu eldono estas “La profunda heredaĵo de sklaveco” Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”: Myriam Cottias.…
-
La historio kaj la estonteco renkontiĝis en Montevideo
70 jaroj poste, la 10an de decembro 2024, suna kaj varma tago komenciĝis en Montevideo. La Leĝodona Palaco ricevis kaj bonvenigis esperantistojn. Ĉi-foje ne tiom impona aŭ granda ceremonio kompare al 1954, sed same historia kaj memorinda. Homoj de Urugvajo, Argentino, Brazilo, Francio, Kanado kaj tutmonde/rete festis la naskiĝtagon de la Montevidea Rezolucio pro la okazo de la evento “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj de kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”. En 1954 esperantistoj renkontiĝis en la urbo dum unu monato okaze de la unua Universala Esperanto Ekspozicio, tiam proksima estis la ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, grava momento kiu markis la unuan oficialan agnoskon de Esperanto kiel ilo por…
-
Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, la 27a de januaro 2025
En la Tago de Holokaŭsta Memoro ni rememoras tion kio povas rezulti el malrespekto kaj malestimo al homaj rajtoj. Estas nia devo, kiel homaro, malpermesi kaj eviti la ripeton de genocidoj kiel tiuj faritaj de la nazia reĝimo. La Holokaŭsto estos, por ĉiam, averto al ĉiuj homoj pri la danĝeroj de malamo, maltoleremo, rasismo kaj antaŭjuĝo. Ni ankaŭ memoras la kuraĝon de pluraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, kiuj batalis kaj agadis, ĉu por liberigi la koncentrejojn, ĉu por helpi tiujn kiuj fuĝis de la terura persekuto. Esperanto, kiel lingvo kaj idealo, estis rekte atakata de naziistoj, kaj esperantistoj estis persekutataj kaj mortigitaj. Preskaŭ la tuta familio de Ludoviko Zamenhof, la…
-
Senpaga publika trafiko en Kaŭno kaj aliaj novaĵoj pri BET-59
La preparlaboroj por la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno, iras intense kaj sukcese. Laŭplane fine de decembro,2024 Litova Esperanto-Asocio (LEA) skribe turnis sin al la urba municipo de Kaŭno kun propono kunlabori ĉe la organizado de BET-59 kaj petis disversspecan helpon. Sekve, la 15an de januaro en la urba municipo de Kaŭno okazis organiza kunsido, kiun partoprenis la vicurbestro Mantas Jurgutis, la vicdirektoroj de la urba administracio Gediminas Barčauskas kaj Eglė Andriuškienė kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis diskutitaj diversaj organizaj aspektoj de BET-59. Post tio sekvis konsultiĝo kun diversaj fakoj de la urba administracio. Finfine, la 23an de januaro estis…
-
certo homem poderoso
PSV jan2025 Certo homem poderoso me declarou com desdém: “Não preciso de você, nem preciso de ninguém!” E mais: “O mundo é do forte, nunca será ao contrário. Eu estou à sua frente, e você, retardatário.” Voltei à casa, a pensar que aquele homem, no topo da sua grande arrogância, nunca tinha lido Esopo. E lhe enviei por correio, numa folha, escrita à mão, a fábula conhecida: “O camundongo e o leão”. Forta homo tre potenca al mi diris, tre severe: “Mi vin tute ne bezonas, fakte neniun, cetere!” Kaj pli: “La mond’ apartenas ĉiam al tiuj plej fortaj. Mi…
-
BET-59: Konatiĝu kun Perla Martinelli
La Ondo de Esperanto daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvar prezentoj. La dek-kvina prezentato estas Perla Martinelli (Italio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Perla Martinelli, doktoro pri modernaj lingvoj kaj literaturoj, aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro, kiun ŝi lasis por ekrespondeci pri Heroldo de Esperanto kaj ekde 2006 pri la kunfondita revuo Femina, organo de Feminisma Esperanta Movado.…
-
La 47a Esperantologia Konferenco de CED en Brno
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 47a Esperantologia Konferenco (EK) de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La konferenco okazos kadre de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio (de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025). La programo enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina ronda tablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte…
-
BET-59: Konatiĝu kun Giorgio Silfer
La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek tri prezentoj. La dek-kvara prezentato estas Giorgio Silfer, konata Esperanto-kulturaganto, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuaĵojn al BET-59. Giorgio Silfer estas pedagogo kaj andragogo edukita en la itala. En 1970 li kunfondis la kulturan revuon “Literatura Foiro”, kiun li ĉefredaktis ĝis 1980: la revuo aperas jam la 56an jaron. Iniciatis la Esperantan PEN en 1991 (kun István Nemere kaj Perla Martinelli) kaj en 1993 akiris la agnoskon…
-
Senpage elŝuteblas la decembra (2024) kaj januara (2025) numeroj de la revuo Esperanto
Libere elŝuteblas la n-roj 12/2024 kaj 1/2025 de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj. En la interesega n-ro 12/2024 la publiko trovas diversajn artikolojn, inter ili “Sepdek jarojn post Montevideo”, kiam Unesko en 1954 rekonis la meritojn de Esperanto kaj UEA fariĝis konsulta neregistara organizo ĉe Unesko, kaj unua parto de detala konversacio kun Duncan Charters, Prezidanto de UEA. Ankaŭ pri Esperanto en universitatoj, pri Afriko: pozitiva spuro de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Tanzanio, kaj oficiale agnoskita instruado de Esperanto en Burundo. Kaj rete: “Libro de Etsuo Miyoshi senkoste rete disponebla en Esperanto”. En la inaŭgura numero de 2025 la publiko trovos la Novjarajn Bondezirojn de UEA,…
























