• PMA

    Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro 2025

    En 2025 ni festas la 25an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sin realigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo. Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en…

  • PMA

    Post Title

    GNOSE DO DEUS EROS Arde em fogueira antiga memória de algum corpo meu de então. Outro era o drama, mesma a intriga, mesma a entrega, outra a vermelhidão… eu mesmo era outro (outro modo de ser eu). Mesmo o tempo não era o mesmo nem era outro. Era tudo isso ao mesmo tempo, só nós dois éramos mais que você e eu, nós dois éramos os nós de então mais as possibilidades de futuros laços (desde então me amarro no teu barro e no teu éter me amarro). A fogueira de hoje oculta ardor mais forte ainda, submerso na poesia, no verso, na demência, você, minha parte sadia, ao ser…

  • PMA

    Fervojistoj kongresos printempe en Slovakio

    Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE) kaj Edukado@Interreto (E@I) invitas vin al la 76a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, kiu okazos de la 30a de aprilo ĝis 4a de majo 2025 en Žilina, Slovakio. Žilina estas unu el la plej malnovaj slovakiaj urboj kaj la kvara plej granda urbo en Slovakio. Ĝi situas nordokcidente laŭ la plej longa slovaka rivero Váh kaj pro tio ofte nomata “perlo sur Váh”. 47 personoj el naŭ landoj jam aliĝis al la Kongreso. Legu pli en la kongresa retejo https://ifk.ikso.net/ Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/slovakio-34/ Abonu La…

  • PMA

    TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto

    Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste. Predizanto Michal Matúšov malfermis la komitatan forumon per longa monologo pri tio, kiel li vidas la kunlaborajn problemojn en la stabo de TEJO. Merkrede, en senprecedenca okazaĵo, kvar estraranoj de TEJO skribis al la komitato de la asocio kaj petis la…

  • PMA

    PELE DO POEMA – POEMA HAŬTO

    PELE DO POEMA  Minha pele a tua pele roça  — que lavoura!  minha roça te alvoroça te agita eriça tua pele reprograma o próprio tempo:  amor, tive uma inspiração  para o nosso apartamento  quem achar que é briga  finge que não liga não tente apartar  desfaço divisórias limites paredes  o tempo gira ao contrário  o amor é minha lavra  escava teu silêncio dele extrai esta palavra  que suada escorre da pele do poema  se agita se sacode trepida e calma silencia e do roçar das peles explode calma  e expele poesia e exala o que falo  e minha fala escala a montanha do silêncio  e no seu cume fala forte…

  • PMA

    Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek ok prezentoj. La dek-naŭa estas prof. Ilona Koutny (Pollando). Ĉi-sube li mem prezentas sin kaj siajn kontribuojn al BET-59. Koutny Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato, kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako post prof. Szerdahelyi. Ŝi habilitiĝis ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn (1998-2024). En 2022 ŝi fondis magistrajn studojn…

  • PMA

    Jubileo de Louis Beaucaire

    Antaŭ 100 jaroj, la 7an de februaro 1925, naskiĝis Louis Beaucaire (Bokér, 1925-1941-1983), franca librovendisto kaj esperantisto, ekde 1950 loĝinta en Berlino; aŭtoro de tri leĝeraj libroj, verkitaj sprite kaj belstile: en Kruko kaj Baniko el Bervalo (1970), subtitolita “Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj”, li adaptis al Esperantujo popularajn anekdotojn kaj aldonis vortludajn frazojn en Esperanto; same en Esperantujo okazas la 12 “maldecetaj epizodoj” de El la vivo de bervala sentaŭgulo (1974) kaj la 12 fabeloj de Fabeloj de la verda pigo (1981). Hodiaŭ ni proponas relegi al vi unu el la “maldecetaj” rakontoj de Beaucaire kun la titolo “Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA” ĉe https://sezonoj.ru/2020/02/beaucaire/ Agrablan legadon! AlKo…

  • PMA

    TEJO-estraranoj volas eksigi la prezidanton

    En verŝajne senprecedenca okazaĵo, kvar el ses estraranoj skribis komunan leteron petante la eksigon de la prezidanto de TEJO. Laŭ ili, li agis en ”malĝentila” kaj ”malrespekta” maniero al oficistoj, ne aŭskultis la estraranojn kaj devas pardonpeti. La komitato nun voĉdonos pri la eksigo de la prezidanto. La estraron de TEJO prezidas Michal Matúšov, kies eksigon nun postulas kelkaj estraranoj. La ceteraj estraranoj estas Lucía Montserrat Fernández Barrera, Igor Almeida, Manohimiharintsara Andrianirina, Michael Vrazitulis kaj Adam Żyłka. Ĵus eksiĝis Shneur Agronin, dum Snehaja Venkatesh transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario de TEJO sen formala elekto, laŭ decido de la prezidanto. En januaro la vicprezidanto de TEJO demisiis pro malaktiveco kaj…

  • PMA

    calçada de nuvem

      PSVfev2025   Calçada de nuvem, de lua vestida, ouviu no caminho segredos da vida.   Então conheceu, pairando de leve, que a paz desejada aos pés sempre esteve…   E a lua, sorrindo sorriso de alvura, foi junto com ela, luzindo ternura.     En ŝuoj  el nubo, per Luno vestita, ŝi aŭdis  survoje sekretojn, ravita.   Ŝi tiam eksciis, dum ŝvebado,  lude, ke paco revata troviĝas apude…   Kaj Luno ridetis ridetan parfumon, kaj kun ŝi plu iris, en arĝenta lumo.    

  • PMA

    Al la urbo, al la mondo

     ”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion. Renato Corsetti fotita dum la Universala Kongreso en Roterdamo 2008. Foto: Ziko Sikosek CC BY-SA 3.0 ”Mi ne supozis, ke la norma prononco…