• PMA

    Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo

    Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin el la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis. Michal Matúšov dum la komitata forumo amplekse argumentis, ke li pravas. Laŭ li estis ”malveraĵo” aserti ke li ne respektas aŭ ne aŭskultas homojn. Dum la pasintaj semajnoj TEJO alfrontis krizon ene de la estraro. Je la 5-a de februaro kvar estraranoj sendis komunan leteron al la komitato, petante la eksigon de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pro lia “malĝentila” kaj “malrespekta” agado.…

  • PMA

    La Akademio havas naŭ novajn membrojn

    La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj. La Lingva Komitato estis la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. En foto de la anoj en la jaro 1907 inter la 35 ĉeestantaj membroj videblas du virinoj: Louisa Frederica Adela Schafer kaj Rosa Junck. Foto: La Akademio de Esperanto konsistas el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, pedagogoj aŭ verkistoj. La elekto de novaj Akademianoj okazas…

  • PMA

    MASI – 30-jara

    Antaŭ tridek jaroj, la 24an de februaro 1995 estis fondita Esperanto-Klubo MASI. La fonda kunveno okazis en la biblioteko de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (МАСИ) en ĉeesto de la rektoro, vicrektoroj, katedrestroj, ambasadoro de Hungario György Nanovfszky, moskvaj Esperanto-aktivuloj kaj studentoj-esperantistoj de MASI. Dum pluraj jaroj EK MASI (nun MEA MASI) estis la kerno de la junulara esperantista movado en Ruslando kaj aktiva partopreninto de diversaj internaciaj eventoj. MASI plu vivas kaj daŭrigas sian agadon. La plej elstara el niaj aranĝoj restas la Moskva Lingva Festivalo, kiu pasintan decembron okazis la 18an fojon. En marto 2025 okjariĝos la internacia projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo”. Ni kore invitas ĉiujn partopreni la tradician MASI-renkontiĝon APERo-18…

  • PMA

    Plia paŝo al ĝisdatigo, kvante kaj kvalite

    Sten Johansson. Plia dozo da prozo. Dua literatura esearo. – Mondial: Novjorko, 2024. – 185 p. Imagu, ke vi troviĝas en muzeo: de la muroj pendas, disigitaj unu de la aliaj, belegaj bildoj, diverstemaj kaj diversstilaj; la okulo simple transiras de unu al la alia, ne kuntrenante senton de kontinueco. Tia vi vin sentas ĉe la legado de Plia dozo da prozo – dua literatura esearo (Mondial, 2024) de la sveda urbadministra oficisto Sten Johansson (1950), emeritiĝinta en 2014. Tia aŭtoro ne bezonas enkondukon; lia retejo OLE, fondita en 2000, enhavas centojn da ligoj al tekstoj kaj recenzoj de literaturaj verkoj. Kvankam ĝia dimensio estas ligita nur al verkistoj kiuj…

  • PMA

    BET-59: Sigita Railaitė-Sičiūnienė koncertos en Kaŭno

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek du prezentoj. La dudek-tria estas Sigita Railaitė-Sičiūnienė, litova muzikistino, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al la arta programo de BET-59. Mi estis muzikkapabla ekde la infanaj tagoj. En la aĝo de ses jaroj mi eniris la klason de violono en la muzika lernejo de Panevėžys, poste mi studis en la muzika kolegio. En 1988 mi diplomiĝis ĉe la klaso de aldo en la Litova…

  • PMA

    Aperis la Dua Bulteno de la 110a UK en Brno

    En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a. Ĉi tiu 54-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2025/duabulteno. Ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj.…

  • PMA

    Elektitaj (sen baloto) 5 komitatanoj B de UEA: mandato 2025-2028

    Ĝis la 31a de januaro individuaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2025-2028. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume kvin komitatanoj B povus esti elektitaj. Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume tri diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis ok proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur kvin estis plene validaj, plenumantaj ĉiujn kondiĉojn.…

  • PMA

    BET-59: Konatiĝu kun Mark Fettes

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek unu prezentoj. La dudek-dua estas Mark Fettes (Kanado), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian ampleksan kontribuon al BET-59. Mark Fettes (1961- ) eklernis Esperanton antaŭ kvindek jaroj, kiel adoleskulo en Novzelando. Li kontribuis al la movado diversmaniere, interalie, kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986-92), estrarano de UEA (1992-98), direktoro kaj estrarano de la usona fondaĵo ESF (2000-22), prezidanto de UEA (2013-19), kaj lastatempe direktoro de…

  • PMA

    Pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/

    La 13an de februaro 2025, la Akademio de Esperanto aprobis studon pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/. Voĉdonis 37 akademianoj el 42 (88 %), 27 aprobis (73 %), 5 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis. Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj A. La Akademio de Esperanto konstatas, 1. ke en la lingvouzo de nemalmultaj esperantistoj troviĝas kelkaj adjektivoj (ekzemple: morta, korekta, komplika, malferma kaj veka), kiuj estas formitaj el verba vortobazo1 kaj la adjektiviga finaĵo -a, kaj kies signifo (aŭ unu el kies signifoj) estas la stato rezultanta el la ago nomata de la verbo; 2. ke ne regas konsento inter…

  • PMA

    La Esperantisto de la Jaro: La dudek-sepa elekto. Kial la lasta?

    La Esperantistoj de la Jaro: de William Auld (1998) kaj Keppel Enderby (1999) ĝis “Semio” Sun Mingxiao (2023) kaj Eszter (Stela) Besenyei-Merger (2024). Pluraj personoj, leginte ke la elektado de la Esperantisto de la Jaro en decembro 2024 okazis por la lasta, dudek-sepa fojo, demandis: kial ni decidis fermi la projekton. Ni respondas, ke tio okazis pro du ĉefaj kialoj: Unue, pro la natura fenomeno de la aĝo kaj sano ni estis devigitaj iom-post-iom redukti nian aktivadon en Esperantujo: ĉesis la surlokaj instruado, informado kaj movadorganizado; estis fermitaj la internacia fotokonkurso kaj la literatura konkurso “Liro”; maloftiĝis nia partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; dum kelkaj jaroj paŭzas “Radio Esperanto”,…