-
La historio kaj la estonteco renkontiĝis en Montevideo
70 jaroj poste, la 10an de decembro 2024, suna kaj varma tago komenciĝis en Montevideo. La Leĝodona Palaco ricevis kaj bonvenigis esperantistojn. Ĉi-foje ne tiom impona aŭ granda ceremonio kompare al 1954, sed same historia kaj memorinda. Homoj de Urugvajo, Argentino, Brazilo, Francio, Kanado kaj tutmonde/rete festis la naskiĝtagon de la Montevidea Rezolucio pro la okazo de la evento “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj de kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”. En 1954 esperantistoj renkontiĝis en la urbo dum unu monato okaze de la unua Universala Esperanto Ekspozicio, tiam proksima estis la ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, grava momento kiu markis la unuan oficialan agnoskon de Esperanto kiel ilo por…
-
Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, la 27a de januaro 2025
En la Tago de Holokaŭsta Memoro ni rememoras tion kio povas rezulti el malrespekto kaj malestimo al homaj rajtoj. Estas nia devo, kiel homaro, malpermesi kaj eviti la ripeton de genocidoj kiel tiuj faritaj de la nazia reĝimo. La Holokaŭsto estos, por ĉiam, averto al ĉiuj homoj pri la danĝeroj de malamo, maltoleremo, rasismo kaj antaŭjuĝo. Ni ankaŭ memoras la kuraĝon de pluraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, kiuj batalis kaj agadis, ĉu por liberigi la koncentrejojn, ĉu por helpi tiujn kiuj fuĝis de la terura persekuto. Esperanto, kiel lingvo kaj idealo, estis rekte atakata de naziistoj, kaj esperantistoj estis persekutataj kaj mortigitaj. Preskaŭ la tuta familio de Ludoviko Zamenhof, la…
-
Senpaga publika trafiko en Kaŭno kaj aliaj novaĵoj pri BET-59
La preparlaboroj por la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno, iras intense kaj sukcese. Laŭplane fine de decembro,2024 Litova Esperanto-Asocio (LEA) skribe turnis sin al la urba municipo de Kaŭno kun propono kunlabori ĉe la organizado de BET-59 kaj petis disversspecan helpon. Sekve, la 15an de januaro en la urba municipo de Kaŭno okazis organiza kunsido, kiun partoprenis la vicurbestro Mantas Jurgutis, la vicdirektoroj de la urba administracio Gediminas Barčauskas kaj Eglė Andriuškienė kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis diskutitaj diversaj organizaj aspektoj de BET-59. Post tio sekvis konsultiĝo kun diversaj fakoj de la urba administracio. Finfine, la 23an de januaro estis…
-
certo homem poderoso
PSV jan2025 Certo homem poderoso me declarou com desdém: “Não preciso de você, nem preciso de ninguém!” E mais: “O mundo é do forte, nunca será ao contrário. Eu estou à sua frente, e você, retardatário.” Voltei à casa, a pensar que aquele homem, no topo da sua grande arrogância, nunca tinha lido Esopo. E lhe enviei por correio, numa folha, escrita à mão, a fábula conhecida: “O camundongo e o leão”. Forta homo tre potenca al mi diris, tre severe: “Mi vin tute ne bezonas, fakte neniun, cetere!” Kaj pli: “La mond’ apartenas ĉiam al tiuj plej fortaj. Mi…
-
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Brno
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularo https://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras…
-
Kjara koncertos en BET-59!
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvin prezentoj. La dek-sesa estas la itala kantistino Kjara, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Kjara (Chiara Raggi) estas kantaŭtorino, gitaristino, kantistino, komponistino kaj diskproduktantino, la fondintino kaj direktorino de Musica di Seta, muzikeldonejo dediĉita al inaj kantaŭtorinoj. Ŝi havas ses muzikajn albumojn: “Molo 22” (2009), “Disordine” (2015), “Blua Horizonto” (2019, en Esperanto), “La Natura e la Pazienza” (2020), “Nuda” (2023, en Esperanto),…
-
Venu al la malfermitaj sesioj pri la 81a IJK
Je la 31a de januaro 2025 (vendredo) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio. Ĉu vi interesiĝas partopreni en la IJK? Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj! Ĝis nun aliĝis 69 homoj el 24 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu plilongiĝanta listo! Malfermitaj informsesioj pri la IJK Ĉu vi volas aliĝi sed volas scii pli da informo? Ni invitas vin al niaj venontaj malfermitaj informsesioj kiuj okazos la 25an de januaro (sabato) per Zoom. Dum la informsesioj vi informiĝos pri la kotizoj, loĝebloj, alvenebloj, kaj alia esencaj detaloj pri la IJK. Por ĉeesti, necesas antaŭregistriĝi per la ĉi-subaj ligiloj. Post…
-
BET-59: Konatiĝu kun Perla Martinelli
La Ondo de Esperanto daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvar prezentoj. La dek-kvina prezentato estas Perla Martinelli (Italio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Perla Martinelli, doktoro pri modernaj lingvoj kaj literaturoj, aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro, kiun ŝi lasis por ekrespondeci pri Heroldo de Esperanto kaj ekde 2006 pri la kunfondita revuo Femina, organo de Feminisma Esperanta Movado.…
-
UEA nomumis la IKU-rektoron kaj invitas kontribuojn por estontaj sciencaj projektoj
La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 78a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la UK en Brno (Burno) Prof. Věra Barandovská-Frank, ĉeĥino, klasika filologo studinta en Brno, profesorino de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La limdato por sendi proponojn por IKU estas la 31a de januaro 2025. Proponoj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2025. Lige kun la IKU okazos studsesio de AIS kaj la Scienca Kafejo (SK) kiu konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, pli popularnivelaj. Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Kiel…
-
BET-59: Konatiĝu kun Giorgio Silfer
La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek tri prezentoj. La dek-kvara prezentato estas Giorgio Silfer, konata Esperanto-kulturaganto, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuaĵojn al BET-59. Giorgio Silfer estas pedagogo kaj andragogo edukita en la itala. En 1970 li kunfondis la kulturan revuon “Literatura Foiro”, kiun li ĉefredaktis ĝis 1980: la revuo aperas jam la 56an jaron. Iniciatis la Esperantan PEN en 1991 (kun István Nemere kaj Perla Martinelli) kaj en 1993 akiris la agnoskon…
























