-
La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo
De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas ekde la jaro 2006 sub la aŭspicio de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo. La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj…
-
Legu la demonstran version de la aŭtuna Ondo
La 19an de novembro 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 162-paĝa 321a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ sep semajnoj. La demoversio de la aŭtuna Ondo estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-321demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj…
-
Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Infanoj, la 20a de novembro 2024
Aŭskultu la estontecon, aŭskultu infanojn! Antaŭ 70 jaroj oni starigis la 20an de novembro kiel la Mondan Tagon de Infanoj, por antaŭenigi unuiĝon kaj konsciiĝon pri la graveco plibonigi infanan bonfarton kaj krei mondon kie infanoj povu plene kreski kaj disvolviĝi. Tamen ĝuste infanoj, la plej dependaj kaj malfortaj inter ni homoj, tro ofte suferas pro militoj, malriĉeco kaj maljusta diskriminacio. UNICEF, la Infana Fonduso de UN, invitas nin aŭskulti la infanojn. Aŭskultante infanojn ni povas plenumi ilian rajton al memesprimo, kompreni iliajn ideojn por pli bona mondo kaj inkluzivi iliajn prioritatojn en niaj agoj hodiaŭ. Laŭ nia asocio, kiu ekde 1908 agas por interkompreniĝo inter malsamaj popoloj, plibonigo de…
-
Azien, Indonezien. Aliĝu al la 81a IJK en Cisarua, Indonezio!
Ekde nun eblas aliĝi al la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio! Atendas vin la 81a IJK, la unua ekstereŭropa IJK post la kronvirusa pandemio kaj la unua en Azio post pli ol unu jardeko. Ĉi tiu kongreso okazos en Alfa Resort Hotel & Conference en la distrikto de Cisarua, ĉirkaŭ 75 kilometrojn sude de la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Dum la kongreso, partoprenantoj de ĉiuj aĝoj ĝuos tutan semajnon ĉirkaŭita de montoj kaj tropikaj arbaroj kaj enprofundiĝos en la lokan kulturon. La kongreso ankaŭ proponas grandan okazon por konatiĝi, amikiĝi, kaj kunlabori kun samideanoj el diversaj…
-
PMA Grupo Kunvenas en Salvadoro
Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de…
-
Bienalo de Rio-de-Ĵanejro 2025: Okazo por Kulturo kaj Esperanto
La Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu okazos de la 13-a ĝis la 22-a de junio 2025 en Riocentro, promesas esti unu el la plej elstaraj kulturaj eventoj de la venonta jaro. Kiel unu el la plej grandaj literaturaj kaj kulturaj foiroj en Latinameriko, la bienalo ne nur kunigas verkistojn, eldonistojn kaj amantojn de libroj, sed ankaŭ servas kiel spaco por dialogo pri diversaj temoj kiel edukado, inkluzivo kaj interkultura interŝanĝo. Ĉi-jare, la evento ankaŭ kongruas kun la fakto, ke Rio-de-Ĵanejro ricevis la titolon de Monda Ĉefurbo de la Libro 2025, plialtigante ĝian gravecon kiel centro de tutmonda kultura agado. Esperanto kaj la Bienalo Dum multaj jaroj, Esperanto estis ĉeestanta en la…
-
István Nemere forpasis
Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo. István Nemere en junio 2010. Foto: Róbert Vadas CC BY-SA 3.0 La plej fekunda verkisto en Esperanto, kaj eble ankaŭ la plej multverka aŭtoro tutmonde, festis la 8-an de novembro ne nur sian 80-an naskiĝtagon, sed ankaŭ la aperon de sia 800-a libro: probable mondrekordo. Okaze de naskiĝtaga celebrado, Nemere ricevis surpriz-donacon de sia eldonisto: dum li mem kredis lanĉi sian 795-an volumon, la eldonejo fakte jam preparis kvin pliajn titolojn por atingi la impresan rekordon de 800 libroj eldonitaj. Forlasante la festan eventon…
-
En Finnlando aperas profesia filmo en Esperanto
”Patrinoj” estas nova, duonhora esperantlingva filmo, kiu nun pretiĝas en Finnlando kaj estos proponata por festivaloj de mallongaj filmoj dum 2025. La reĝisoro Anna Andersson elektis fari la filmon en Esperanto, ĉar la temo estas kontraŭmilita kaj ĉar ŝi volas, ke la okazaĵoj ne estu ligitaj al iu specifa lando. Sceno 7 dum la filmado. La edzo de la ĉefpersono Ella revenas hejmen de la fronto. Foto: Lotta Lemetti Suomeksi: Suomessa tehdään lyhytelokuva esperantoksi – Kiam mi trovis Esperanton, io falis en la ĝustan lokon. Mi komprenis, ke ĝuste ĉi tio estas la maniero trakti ĉi tiun historion. Kaj kiam ni faris la mallongan filmon, mi rimarkis, ke ĉio efektive…
-
István Nemere en vivdanĝero
Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, la verkisto restas en malsanulejo sub profunda anestezo.
- Sem categoria
Forigi mikroplastaĵojn el la akvo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Ŝajnas, ke plastaĵoj nutempe regas la mondon. La vorto “plastaĵo” uziĝas por ampleksa kvanto da materialoj, kiuj konsistas el polimeroj, plej ofte derivitaj el fosiliaj brulaĵoj. Ili...























