-
Venu al la malfermitaj sesioj pri la 81a IJK
Je la 31a de januaro 2025 (vendredo) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio. Ĉu vi interesiĝas partopreni en la IJK? Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj! Ĝis nun aliĝis 69 homoj el 24 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu plilongiĝanta listo! Malfermitaj informsesioj pri la IJK Ĉu vi volas aliĝi sed volas scii pli da informo? Ni invitas vin al niaj venontaj malfermitaj informsesioj kiuj okazos la 25an de januaro (sabato) per Zoom. Dum la informsesioj vi informiĝos pri la kotizoj, loĝebloj, alvenebloj, kaj alia esencaj detaloj pri la IJK. Por ĉeesti, necesas antaŭregistriĝi per la ĉi-subaj ligiloj. Post…
-
Kjara koncertos en BET-59!
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek kvin prezentoj. La dek-sesa estas la itala kantistino Kjara, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Kjara (Chiara Raggi) estas kantaŭtorino, gitaristino, kantistino, komponistino kaj diskproduktantino, la fondintino kaj direktorino de Musica di Seta, muzikeldonejo dediĉita al inaj kantaŭtorinoj. Ŝi havas ses muzikajn albumojn: “Molo 22” (2009), “Disordine” (2015), “Blua Horizonto” (2019, en Esperanto), “La Natura e la Pazienza” (2020), “Nuda” (2023, en Esperanto),…
-
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Brno
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularo https://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras…
-
repetir
PSV jan 2025 Tomou nas mãos um livro antigo, lido há mais de quarenta anos. Na época, o encanto lhe fora arrebatador. Agora, percorria as linhas sinuosas com um novo e desconhecido olhar, mais calmo, diverso, variegado. Ali estava um novo livro, e um novo leitor, ambos melhores. Repetir era uma revelação. Ao contemplar a chuva espessa do verão, pontilhada por clarões solenes no céu, recordou a tempestade assustadora que presenciara, angustiado, em outro verão, havia mais de quarenta anos. E voltou a sentir a mesma visita sinistra de um pensamento opressivo, disforme, corrosivo. Caía agora a mesma chuva antiga, diante dos mesmos olhos turvos…
-
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro
Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario. La novan estraron de TEJO prezidas Michal Matúšov. La aliaj estraranoj estas Lucía Montserrat Fernández Barrera, Igor Almeida, Manohimiharintsara Andrianirina, Michael Vrazitulis kaj Adam Żyłka. Ĵus eksiĝis Shneur Agronin. Dimanĉe la 19-an de januaro la dua vicprezidanto de TEJO, Shneur Agronin skribis al la komitato por anonci sian demision: Post…
-
Post Title
OPÇÃO? Importa mais, ô bundão, sendo a vida por um triz: sempre ter razão, gozar e ser feliz? ĈU OPCIO? Gravas pli, timulo, se vivi estas riski: ĉu ĉiame pravi, ĝui kaj feliĉi?
-
NO LUCRO OU NO SAL
NO LUCRO OU NO SAL Chegada a velhice, o envelhecer obrigatório. O envilecer, histeria opcional. Se paranoia, tá no sal se metanoia, a glória pessoal. Seu lugar ao sol se sombra incluída, muitas histórias na sua história. PROFITE AŬ SUFERE Veninte maljuneco, maljuno deviga. malnobliĝo, opcia histerio. Se paranoio, abunda sufero Se metanoio, persona glorio. Subsune vi, se inkluda ombro, pluraj rakontoj en via historio.
-
Ses esperantistoj batalas por Ukrainio
Almenaŭ ses esperantistoj nun batalas por defendi Ukrainion kontraŭ la agreso de Rusio. Ne estas permesite malkaŝi detalojn pri ili, sed dum la IJK oni kolektis monon por helpi al ili kaj iliaj familioj. ”Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto”, skribas nia aŭtoro. Ukrainaj artileriistoj en la regiono de Zaporiĵo en marto 2023. La homoj sur la foto ne estas esperantistoj. Foto: Serhij Nuĵnenko RFE/RL Mi decidis partopreni IJK-n du semajnojn antaŭ ĝia komenco kaj ekhavis la ideon organizi monkolektadon — ĉefe por subteni miajn amikojn, el kiuj kelkaj nun servas en la armeo, batalante kontraŭ la…
-
palavras
PSV jan2025 As palavras têm força. O dicionário Oxford escolhe sempre a Palavra do Ano, que ajude as pessoas a refletir sobre si e o mundo à sua volta. Em 2024, a mais votada foi a expressão de “brain rot” (“apodrecimento cerebral”). Refere-se ao empobrecimento mental causado pelo uso excessivo das redes sociais. Uma preocupação da sociedade britânica, talvez europeia, talvez mundial. Também no Brasil se escolhe atualmente a Palavra do Ano. Em 2024, a escolhida foi “ansiedade”. Dizem que a população brasileira se encontra entre as mais ansiosas do mundo. Pode-se esperar que a palavra eleita nos ajude a pensar sobre isso? Também em Portugal. A Editora Porto…
-
La novjarfesta eldono de La Ondo de Esperanto
Antaŭ du semajnoj, je la jarŝanĝo, aperis la decembra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: vintra) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto” (2024, №322) kun 140 paĝoj. Entute, dum 2024 aperis kvar “Ondoj” kun sume 570 paĝoj (132 + 136 + 162 + 140 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas sepdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj. Kiel kutime en la novjarfesta “Ondo” estas informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon en 2024 ricevis Eszter Besenyei-Merger, konata en Esperantujo kiel Stela. En la…






















