-
Dek interesaj faktoj pri Kaŭno
1. En la jaro 1795a post la tria divido de Respubliko de du Popoloj (Pollando kaj Litovio), Aleksotas (nun kvartalo en Kaŭno), situanta en la maldekstra bordo de Nemano (lit.: Nemunas), ekapartenis al Pruslando, kaj la dekstraborda Kaŭno – al Ruslando. Tio daŭris 12 jarojn ĝis 1807, kiam la armeo de Napoleono venkis Pruslandon kaj starigis marionetan ŝtaton Varsovia princlando, kiun post la Viena Kongreso (1815) Pruslando cedis al Ruslando sub la nomo Pola Reĝlando. En Ruslando estis uzata la Julia kalendaro, kaj en Pola Reĝlando estis uzataj la Julia kaj Gregoria kristanaj kalendaroj, do ĉiu ponto inter la Ruslandaj gubernioj kaj la gubernioj de Pola Reglando ligis du malsamkalendarajn…
-
Foi chegando, sonolenta
PSV 05/2025 Foi chegando, sonolenta, por obra do azul de maio, e se sentou na varanda, e só me olhou de soslaio. A roseira que ali mora, cheia de felicidade, sorriu pétalas vermelhas: “Amiga, irmã, que saudade!…” Ela suspirou, discreta, enquanto dela saía, a se espalhar na varanda, seu perfume – era a Poesia… Jen ŝi alvenis, malvigla, sub la allogo de majo, sidiĝis en la verando, en sinteno de malgajo. Rozujo, tie loĝanta, ridetis kaj dolĉe diris, per siaj ruĝaj petaloj: “Fratino, vin mi sopiris!…” Ŝi suspiris tre diskrete kaj el ŝi eliris ia parfumo, kiu disflugis: estis ŝi — la Poezio…
-
La 13a kongreso de kroataj esperantistoj
De la 16a ĝis la 18a de majo 2025 kroataj esperantistoj renkontiĝis en Slavonski Brod por sia 13a kongreso. La organizanto kiel lastjare estis Dokumenta Esperanto-Centro. Sesdeko da kroataj kongresanoj veturis al Slavonski Brod. En la bela subtegmenta kongresejo Domo Brlić kun la kroatoj kongresis ankaŭ tri hungaroj kaj unu sloveno. La kongresanoj loĝis en la simpatia hostelo Mali Pariz, kie enkonduke al la kongresaj programoj okazis la jarkunveno de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo. En la lasta kunsido de tiu ĉi mandato ĉeestis 17 asembleanoj, kiuj traktis siajn movadajn problemojn. En la fokuso de la kongreso en Slavonski Brod estis Vilim Buk, la presisto-esperantisto en kies presejo estis dum…
-
Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix
La argentina esperantisto Héctor Oesterheld ekde la 1950-aj jaroj kreis la bildstrian rakonton El Eternauta pri civitana rezisto kontraŭ ekstertera invado. La komikso nun iĝis tutmonde furora televidserio. Oesterheld mem kaj preskaŭ lia tuta familio post la militista puĉo en 1976 estis kaptitaj de la polico kaj mortigitaj aŭ malaperigitaj. La asocio de gefiloj de malaperigitoj en Argentino aperigis version de la afiŝo de la televidserio kun fotoj de la familio Oesterheld. Originala foto de Kaloian Santos. Fine de aprilo aperis en la elsenda servo Netflix nova televida serio produktita en Argentino: La Eternaŭto (El Eternauta). Tiu ĉi sukcesa filmaro prezentas scenaron en kiu ekstertera invado manifestiĝas per la apero de…
-
La demonstra versio de la printempa Ondo
La 27an de majo 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 41-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 137-paĝa 323a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj. La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-323demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej…
-
La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto
La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto kaj la 112a Japana Esperanto-Kongreso okazos la 20-22an de septembro 2025 en la Internacia Centro de Okayama (urbo Okayama, Japanio). La kongresa temo estas: “Ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto” Ĉefaj programeroj (provizoraj) La 20an de septembro (sabato): Inaŭguro, Prelegoj, Fakaj kunsidoj La 21an de septembro (dimanĉo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Japana Kongreso, Bankedo La 22an de septembro (lundo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Fermo, Duontaga ekskurso La 23an de septembro (mardo) okazos postkongresa ekskurso (sperto de ceramiko Bizen-Yaki, ktp.) Aliĝu ĉe https://form.jotform.com/JEI_esperanto/aligxilo-por-aok11-kaj-jek112 Legu pli en la kongresa retejo https://www.jei.or.jp/eo/aok2025/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por…
-
TEJO serĉas redaktoron por Kontakto
Post iom malpli ol du jaroj kiel redaktoro de la revuo Kontakto, Karina Oliveira anoncis, ke ŝi forlasos la postenon. Ŝi tamen plu redaktos la revuon ĝis TEJO trovos novan respondeculon. Karina Oliveira redaktis Kontakton dum preskaŭ du jaroj. Ŝi pretas daŭrigi la laboron dum kelkaj pliaj monatoj, dum oni serĉas ŝian posteulon. Bildoj: TEJO. Post Rogener Pavinski, kiu redaktis la revuon de TEJO dum pli ol jardeko, de 2010 ĝis 2021, malfacilas trovi same persistajn redaktorojn. En 2021 la torĉon transprenis Paweł Fischer-Kotowski el Pollando. Li en majo 2023 ricevis laborpostenon ĉe la Nederlanda Reĝa Biblioteko, kaj baldaŭ devis rezigni pri Kontakto. En aŭgusto 2023 estis elektita lia posteulo, Karina…
-
Toto la pinta hundo
Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin. Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon? Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner. Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo! Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/toto-la-pinta-hundo-r275/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por…
-
Ivan Turgenev: Manjo
Antaŭ multaj jaroj, loĝante en Peterburgo, mi, uzante veturilon, ĉiufoje aranĝis konversacion kun la veturigisto. Mi precipe ŝatis konversacii kun noktaj veturigistoj, malriĉaj apudurbaj kampuloj, kiuj venis al la ĉefurbo kun sia ĉevalaĉo kaj kun sledo, farbita per okro – esperante vivteni sin kaj kolekti monon por la servuta pago al sia sinjoro. Foje mi dungis tian veturigiston… Li estis junulo eble dudekjara, alta, belstatura, forta bravulo kun okuloj bluaj, vangoj ruĝaj; liaj blondaj haroj bukle fluis el sub lia flikita ĉapaĉo, surtirita ĝis la brovoj. Kiel li sukcesis surmeti sian trivitan kaftanon sur siajn fortegajn ŝultrojn! Tamen lia bela senbarba vizaĝo ŝajnis trista kaj sombra. Ni komencis interparoli. En…
-
La 23a de majo: Duobla naskiĝdatreveno
Antaŭ 34 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de “La Ondo”, sed ankaŭ de la revuo mem. Legu pli detale pri la interesa kaj malfacila historio de “La Ondo de Esperanto” en la artikolo, aperinta en nia novaĵretejo antaŭ kvar jaroj, la 23an de majo 2021 okaze de la 30-jariĝo de nia unua “Ondo” – https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/ Hodiaŭ…
























