• PMA

    Nova trijara postenperiodo por la Akademio

    Ĉiun trian jaron, la Akademio de Esperanto renovigas siajn membraron, estraron kaj direktoraron. 2025 estas tia tria jaro: en februaro estis elektitaj triono el la akademianoj por naŭjara postenperiodo, kaj en marto – la nova konsisto de la Akademio (re)elektis sian estraron kaj direktoraron. Gvidis la balotan procezon la vicprezidanto Bertilo Wennergren kaj la prezidanto Probal Dasgupta, kiuj ne estis mem kandidatoj. Unue, de la 10a ĝis la 20a de februaro, ni elektis 17 akademianojn: 15 por renovigi la trionon de la Akademio, kies postenperiodo finiĝis en 2025, kaj 2 por anstataŭigi ĝis 2028 Erich-Dieter Krause (forpasinta la 18an de oktobro 2023) kaj Boris Kolker, demisiinta pro aĝo. Eksiĝis ses…

  • PMA

    La buĝeto de TEJO: ĉu vere tutmonda?

    Kial UEA neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj, sed donos nur 2 000 eŭrojn al la kampanjo ”Partoprenu IJK”? Tion demandas en sia vidpunkta artikolo Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO. Patricio Agustín Iglesias havas demandojn pri la buĝeto de TEJO. La buĝeto estas kerna dokumento por ajna organizo. Dum per prelegoj, aktoj kaj jarraportoj oni havas sufiĉe da libereco por deklami ĉies gravecon kaj laŭdi ĉian agadon, buĝetoj estas konkretaj, lakonaj, seneŭfemismaj sintezoj de la prioritatoj de la gvidantaro. Analizante ilin oni povas kompreni al kiuj celoj oni pretas dediĉi la plej grandajn materiajn rimedojn. Sensurprize…

  • PMA

    Profesia uzo de Esperanto disvendiĝis amase

    En 1992 Petro Chrdle neatendite por si mem fondis eldonejon. En tri jardekoj li eldonis 265 librojn, el kiuj proksimume cent en Esperanto. Pere de lia eldonejo aperis ankaŭ la plej freŝaj versioj de la Biblio kaj la biblieca Plena Ilustrita Vortaro – kaj lia propra libro pri profesia uzo de Esperanto, neatendite furora. Ĵus aperis la lasta el liaj esperantlingvaj eldonaĵoj en Ĉeĥio. Tamen la eldonado ne ĉesos, sed translokiĝos Ameriken. Petro Chrdle kun la unua kaj lasta esperantlingvaj libroj de la eldonejo KAVA-PECH. Libera Folio: Donu kelkajn bazajn faktojn pri via eldonejo: kiam ĝi estis fondita, kiuj estis la plej gravaj verkoj en Esperanto, kiujn ĝi eldonis, kaj…

  • PMA

    900 aliĝintoj al la kongreso en Brno

    Je la 1a de aprilo 2025 jam 900 personoj el 61 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum marto aliĝis 122 personoj. Ĉi tiu nombro estas je 21 personoj pli granda ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de aprilo la aliĝstatistiko montris 879 aliĝintojn el 55 landoj. Probable, ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj. Plej multaj jamaj kongresanoj estas el Germanio – 102 personoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj: 102 Germanio 94…

  • PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2025

    Jubileas en aprilo Sten Johansson (75 jaroj), Peter Zilvar (75) kaj Jacques Le Puil (85). Ni gratulas kaj bondeziras! 1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Sten Johansson (Júhanson, 1950-1966- ), sveda urbadministreja oficisto, verkisto kaj esperantisto; redaktoro de la junulara revueto “Kvinpinto” (1969-71), plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, kreinto de la literatura retejo OLE (http://literaturo.esperanto.net); aŭtoro de 29 libroj en Esperanto kaj de kvar en la sveda lingvo; tradukinto de 21 libroj el la sveda en Esperanton kaj de novelaro (24 verkoj) el Esperanto en la svedan; laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (2018), laŭreato…

  • PMA

    Usonanoj planas Operacon Invado en Kanado

    Usonaj esperantistoj, inspirite de sia nova prezidanto, planas invadon de Kanado. La operaco laŭ informoj de Libera Folio okazos en julio ĉi-jare. La celo estas fari Esperantujon bonega denove, kaj grandigi la merkaton por La Kanada Verkaro. Jen kiel aspektis la pasinta usona invado de Kanado. La olea pentraĵo de John Trumbull prezentas la tragedian morton de la usona generalo Richard Montgomery en la Batalo de Kebekio la 31-an de decembro 1775, dum la Invado de Kebekio. Libera Folio eksciis el la plej konfidenca fonto pri la sekreta operaco, kiun usonanoj planas en Kanado. Por pli bone informiĝi pri tio, kio okazas inter la landoj, kiuj kunhavas la plej longan…

  • PMA

    La 15a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

    Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 15a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Perditaj en la reto”. La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L. L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj, inspiri por legi beletron, provi taksi la ĉirkaŭantan mondon kaj krei la ŝancon por malkovro kaj pliprofundigo de literatura talento. Pasintjare ni iom ŝanĝis la regulojn, enkondukis du apartajn kategoriojn: por verkoj en Esperanto kaj en la pola. Ni ankaŭ ne transprenos la kopirajton…

  • PMA

    Partoprenu UK-on: via donaco ebligos la ĉeeston de valoraj volontuloj en Brno

    Ĉiujare UEA alvokas kandidatojn por volontuli en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) pere de la Fondaĵo Partoprenu UK-on. La subteno de volontuloj estas nemalhavebla kaj por UEA kaj por la UK. Post la jarkomenca alvoko por la 110a UK en Brno, UEA kolektis la kandidatiĝon de 83 homoj. Post kunlaboro de estraranoj, komisiitoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la Kongresa Fako, eblis alveni al listo de 17 plej indaj kandidatoj por subvencii en 2025 per aliĝ-, restad- kaj – escepte – vojaĝ-kostoj. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pro la historie grava 109a UK okazinta en 2024 en Aruŝo, la kaso…

  • PMA

    um homem de bem

      PSV mar2025         Faleceu em Lorena/SP, neste mês de março de 2025, próximo ao Carnaval, o Dr. Caio de Almeida Jr.. Ninguém ficou sabendo: ele pediu a máxima descrição e dispensou flores e rezas. Exerceu medicina com dignidade, por seis décadas. Fundou o Pronto-Socorro da Santa Casa  e atraía ao corpo clínico colegas que pudessem contribuir para um melhor atendimento à população. Iniciava suas visitas à enfermaria antes das seis da manhã. Austero, avesso a sentimentalismo barato, mantinha dois ídolos: o Trabalho e o Estudo. Era um moderno estóico, o médico mais estudioso que eu conheci.   Era culto, leitor voraz e estimava citações, especialmente shakespearianas.…

  • PMA

    Lingvotesta sesio por ses niveloj dum BET-59

    Kadre de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno la 10an de julio 2025 eblos akiri diplomojn laŭ la ses niveloj de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco kaj administrata de Kultura Centro Esperantista, asocia membro de Association of Language Testers in Europe (ALTE, Cambridge). Por kandidatiĝi necesas aliĝi tra https://kulturservo.esperantio.net/sekcio/lingvotestado antaŭ la 10a de junio, escepte de la nivelo C2, por kiu la aliĝo devas okazi antaŭ la 10a de majo. Antaŭ ol aliĝi endas legi la tekston de direktivo Mühlemann, funkcianta kiel ekzamena regularo: https://www.esperantio.net/direktivo-m%C3%BChlemann. Por la lingvotestado ne gravas aparta studtitolo: oni mezuras viajn “verdajn globulojn” kaj vi ricevas…