PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Edukado.net lanĉos Fakan Angulon en Brno

    Edukado.net lanĉos novan programon dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno kaj esperas krei tradicion. Ni organizas Fakan Angulon, en kiu ni ebligos spert-interŝanĝojn, interkonigos homojn ne nur en kampo de Esperanto, sed precipe kadre de iliaj hobiaj kaj profesia lertoj. Ĉiu partoprenanto prezentos al grupeto eron de sia profesio, hobio, eltrovaĵo, arto … Ni celas havi prezentadojn pri librobindado, ŝminkado, bierfarado, silkopentrado, panbakado, stenografio, farado de vitralo ktp. La programo baziĝas sur ekvilibra interŝanĝo, kie nur tiuj ricevas, kiuj ankaŭ donas. Tio signifas, ke el la 20 partoprenontoj, ĉiu estos kaj “publiko” kaj prezentanto. Preparante sin la kandidatoj evoluigas siajn lingvajn kapablojn, kaj dum la prezentoj oni…

  • PMA

    Pli ol mil aliĝintoj al la kongreso en Brno

    Komence de la unua julia semajno ni skribis, ke “je la 1a de junio 2025 jam 989 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto” kaj aldonis: “Estas certe, ke ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj” (vidu https://sezonoj.ru/2025/06/brno-21/). Ĉi tiu prognozo realiĝis post ses tagoj, dum kiuj al la kongreso aliĝis pliaj 15 personoj, kaj la suma kongresanaro superis milon. Nun estas registritaj 1004 aliĝintoj. Laŭ la nombro da aliĝintoj la 110a UK en Brno jam superis ses UKojn okazintajn ĉi-jarcente: UK-99 en Bonaero (Argentino, 2014) — 706 aliĝintoj UK-109 en Aruŝo (Tanzanio, 2024) — 854 UK-107 en Montrealo (Kanado, 2022) — 859…

  • PMA

    Kandidatiĝu por la Estraro de TEJO 2025–2026

    La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2025–2026. La elektitoj enoficiĝos la 1an de septembro 2025 kaj finos la mandaton la 31an de aŭgusto 2026. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Novaj estraranoj estos elektitaj kadre de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto aŭ per reta voĉdono en julio. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2025 naskita inter la 1a de septembro 1990 kaj la 31a de aŭgusto 2007. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo. La Estraro konsistas…

  • PMA

    Informilo №2 pri BET-59

    Gravaj praktikaj kaj teknikaj informoj La 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) okazos de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno, la dua plej granda urbo de Litovio. La ĉefa lokalo de BET-59 estas la universitato Vytautas la Granda (strato S. Daukanto 28), kiu situas en la centro de la urbo. La alveno al Kaŭno okazos la 4an kaj la 5an de julio, la forveturo – la 13an de julio. Al BET-59 aliĝis jam 240 partoprenantoj el 28 landoj. Partoprenantoj de BET-59 loĝos en jenaj lokoj: 1. Studenta domo de la Instrua centro (str. Jonavos 178) 2. Tristela hotelo “Metropolis” (str. S. Daukanto 21) Ĉiuj programeroj de BET-59 okazos…

  • PMA

    Pola Esperanto-Kongreso

    La 42a Pola Esperanto-Kongreso okazos la 21-24an de aŭgusto 2025 en Piotrków Trybunalski. La urbo situas en la centro de Pollando (140 km sudokcidente de Varsovio kaj 90 km nordoriente de Częstochowa) kaj estas facile atingebla per trajnoj. Kongresanoj loĝos en Studenta Domo de Akademio de Piotrków. La kongresa temo estas: “Edukado – progreso – sukceso”. Skiza kongresa programo: 21.08.2025, ĵaŭdo 9:30-18:00 – tuttaga ekskurso al Sulejów, Spała, kaj Inowłódz (kun tagmanĝo). 19:00 – vespera renkontiĝo apud la kongresa tranoktejo. 22.08.2025, vendredo 10:00 – malfermo de la Kongreso, prelegoj. 14:00-15:00 – manĝopaŭzo. 15:30-18:00 – prelegoj, vizitado de la urbo. 18:00-21:00 – arta programo. 23.08.2025, sabato 9:30-14:30 – programo, prelegoj. 14:30-16:00…

  • PMA

    banho de floresta

    PSV jun 2025   A ideia é interessante. Há alguns anos, surgiu no Japão a crença de que passeios regulares em lugares arborizados e com muito verde faz bem à saúde. “Banho de floresta” virou moda. Depois se espalhou pelo mundo, e em muitos outros países realizaram-se estudos sérios que tiraram a charmosa moda do território da oscilante medicina alternativa. Foram estudados os seus efeitos em pessoas sadias e em doentes, em adultos e crianças. As pesquisas incluíram passeios de 10 minutos até 3 horas; quando se consideravam as distâncias percorridas, eram de dois, três ou quatro quilômetros. Mas sempre duas vezes por semana. E todos concluíram por benefícios concretos:…

  • PMA

    MAIS ALÉM – TRANS

      MAIS ALÉM além do coração do poeta além do relógio digital infernal tem o aplicativo invasivo tem ruído e barulhinho do relógio infernal assim o poema desiste: além do coração do poeta a poesia não vai mais além, então a quem?   TRANS trans la poeta koro trans la cifereca horloĝ’ infera jenas la invadema appo jenas bruo brueto de la infera horloĝ’ do rezignas la poemo: trans la poezia koro ne iras la poezio plu trans, do al kiu?

  • PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2025

    6. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Lakshmishvar Sinha (1905-1928-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974) kaj de kelkaj libroj, interalie, de la membiografiaj verkoj “Hindo rigardas Svedlandon” (1936) kaj “Jaroj sur tero” (1966), tradukinto de la novelaro de Tagore “Malsata ŝtono”, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio “Oriento-Okcidento”. • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 260-261) kaj en la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Sinha. 13. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Umesao Tadao (1920-1945?-2010), japana kultura antropologo, iniciatinto kaj direktoro de la Japana Nacia…

  • PMA

    UEA vizias pri misio

    Post longa laborado aperis nova skizo de la strategia laborplano de UEA. La antaŭa plano ĉesis validi en 2017. De tiam daŭras la klopodoj kunmeti novan planon por klarigi, kion konkretan la asocio volas atingi dum la proksimaj jaroj. La teksto nun aperinta en la revuo Esperanto tamen resumeblas per malmultaj vortoj: ”Ni kunlaboru kaj esperu”. La junia numero de la revuo Esperanto malfermiĝas per nova skizo de strategia laborplano, kiun enkondukas historia trarigardo de prezidanto Duncan Charters. Laŭ li la teksto estas ”resumo de la bazaj elementoj” de la iam kompletigota plano. Unu el la ĉefaj prioritatoj de Universala Esperanto-Asocio dum la du mandatperiodoj de prezidanto Duncan Charters devis…

  • PMA

    Strategia Laborplano por konsidero

    Libera Folio publikigas la kompletan tekston ”Strategia Laborplano por konsidero”, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto. VIZIO Esperanto-komunumo kiu videble vivas en konkordo kun siaj idealoj kiel komunika modelo. Mondo de respekto al lingvaj rajtoj kaj daŭripova diverseco de kulturoj, al kiu Esperanto kontribuas per agnoskata sukceso en antaŭenigo de interkompreniĝo ce­ lanta pacan progreson de la homaro. Mondo ĉiam pli akceptema al la ideo de Esperanto mem, kun ĉiam pli vas­tiĝanta uzantaro de la lingvo por faciligi oficialajn kaj neoficialajn rilatojn inter individuoj kaj popoloj. MISIO Konsciigi la publikon kaj decidofarantojn pri la logiko kaj valoro de Esperanto kiel efika instrumento de edukado al egaleca kunlaborema…