PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    UK-111: Alvoko por volontuloj en Graco

    La helpo de volontuloj estas nemalhavebla por la glata funkciado de la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111a UK, kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio (de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026), anoncu vin pere de tiu formularo. Subvencioj por partopreni la UK-on eblas danke al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝ- kaj loĝad-kostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian…

  • PMA

    La 48a Esperantologia Konferenco de CED

    La 48a Esperantologia Konferenco sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos la 6an de aŭgusto 2026 kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco (Aŭstrio). La programo enhavos plurajn dudekminutajn prelegojn kun tempo por demandoj kaj diskuto. Fine de la tago ni okazigos rondan tablon pri la nunaj esploraj linioj kaj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de prelegoj pri Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ bonvenas interfakaj proponoj. Gastante en la lando de unu el la plej ampleksaj bibliotekaj kolektoj de interlingvistiko en la Aŭstria…

  • PMA

    Ionel Oneț: ”Esperanto savis al mi la vivon”

    Dum pli ol 23 jaroj Ionel Oneț estis la vizaĝo kaj ĉefa prizorganto de la plej granda librovendejo en Esperantujo. Neniu scias, kio okazos nun, post lia fina emeritiĝo – aŭ almenaŭ neniu rakontis tion al li. ”Ĉar mi ja ŝatis mian laboron, tiam mi konsentis plu resti ĝis oni trovos iun racian solvon por la libroservo. Nun, post plenaj tri jaroj mi ne plu povis elteni”, li diras en intervjuo de Libera Folio. Ionel Oneț en la libroservo ĉe Nieuwe Binnenweg en 2025. Foto: Paweł Fischer-Kotowski Libera Folio: Ĉu efektive vi nun finis labori ĉe la Libroservo de UEA? Kiu nun prizorgos ĝin? Ionel Oneț: – Jes ja. Post…

  • PMA

    Aktivula trejnado: Superregaj teknikoj

    TEJO invitas vin aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri povo. Homoj en pozicioj de povo tre ofte uzas, konscie aŭ nekonscie, kelkajn superregajn teknikojn ĝuste por teni sin en tiuj pozicioj. La teknikoj do estas uzataj ekzemple kontraŭ virinoj, junuloj, neblankuloj kaj aliaj grupoj. En ĉi tiu sesio vi lernos kiel rekoni la teknikojn, sed ankaŭ kiel kontraŭi kaj preventi ilin. La sesio utilos interalie por ĉiuj kiuj aktivas en iu organizo. Dato: 25.01.2026 Horaro: 12:00–13:30 UTK Trejnisto: Pauli Platformo: ZOOM Aliĝu al la Telegram-grupo de Aktivula Trejnado, kie ni sendos la ligilon al la trejnado antaŭ la komenco! Fonto: https://www.tejo.org/aktivula-trejnado-superregaj-teknikoj/ Abonu “La…

  • PMA

    Profesoro Wandel rektoros la 79an sesion de IKU en Graco

    La Estraro de UEA nomumis la rektoron de la 79a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111a UK en Graz (Graco) la 1-8an de aŭgusto 2026 – profesoro Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU, ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ la 28a de februaro 2026 al la…

  • PMA

    é preciso cuidar dos músculos

      PSV jan 2026      É preciso cuidar dos músculos. Já não se trata de beleza física, de exibição de força. Não se trata de tentar imitar     . Novos estudos têm mostrado que músculos não servem apenas para o movimento, a produção de calor e o equilíbrio. Sabe-se agora que são fonte constante de uma série de substâncias – chamadas “miocinas” – que influem na função de outros órgãos: fígado, pâncreas, sistema metabólico em geral e sistema imune. Ajudam a combater inflamações crônicas e são importantes para a função cerebral. E mais: quem pratica exercícios musculares regularmente sofre menos quedas. Principalmente para os idosos, é uma proteção valiosa. Não…

  • PMA

    Junuloj por Eŭropo: TEJO-seminario en Kipro

    En la lasta semajno de novembro, la 26-30an de novembro 2025, okazis en Kipro la internacia seminario “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon”, organizita de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC). Dum kvin tagoj 20 junuloj el diversaj eŭropaj landoj traktis temojn kiel interkultura dialogo, konflikttransformado kaj packonstruado, esplorante kaj tutmondan perspektivon kaj la kompleksan historion kaj politikan realecon de la insulo. La celoj de la seminario estis kreskigi la konscion de la partoprenantoj pri la graveco de interkultura dialogo kaj edukado pri homaj rajtoj, prezenti ĉi tiujn temojn alireble ankaŭ per neformalaj edukmetodoj, kaj faciligi…

  • PMA

    ILEI kongresos en Zaozhuang

    La 59a Kongreso de ILEI okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. La kongreso okazos kunlabore kun la universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola aktiva Esperanto-fako nun oficiale agnoskata de la Ĉinia Registaro. La temo de la Kongreso estas “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, dum la Simpozio esploros pli science la temon “Plialtigi lingvan konscion”, tre gravan en la tempo de AI (Artefarita Intelekto). La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de dutaga…

  • PMA

    PRINTEMPE 2026″ Ĝuu la printempon dum Pasko en Wiesbaden

    Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson? PRINTEMPE 2026 invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio de ĵaŭdo, la 2a, ĝis ĵaŭdo, la 9a de aprilo 2026 (Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo). PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI (Printempa Semajno Internacia), kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE.

  • PMA

    Forpasis danĝera ul’

    Forpasis unu el la enkorpigintoj de la spirito de 1968 en Esperantujo, Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil’). Krom per siaj kanzonoj (sur kasedoj kiel Danĝera ul’), li kunkonstruis la alternativan Esperantan kulturon per sia, tre siaspeca, revuo La Kancerkliniko, sed ankaŭ per siaj tradukoj kaj eĉ per vortara laboro. Jacques Le Puil. Foto: Eurokka. La 5-an de januaro forpasis Ĵak Lepŭil’, kiu famiĝis precipe kiel kanzonisto kaj ĉefredaktoro de La KancerKliniko. Naskiĝinte en 1940, li esperantiĝis en 1958. Amanto de la kanzonarto precipe de la francaj kanzonistoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, kiaj Brassens, Brel, Vian, Maxime Leforestier kaj aliaj, li mem longe kantis en persona stilo, en la…