-
Konciza biografio de Zamenhof
Okaze de la hodiaŭa 166a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto de la historio de Esperanto. Legu la biografion ĉe https://sezonoj.ru/2021/12/zamenhof-14/ kaj diskonigu ĝin en viaj sociaj grupoj kaj retejoj. Agrablan Zamenhof-feston! AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/zamenhof-36/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm…
-
Nova ĝardeno en nova platformo!
“Vojaĝo” estas bando de kvar muzikistoj el Tuluzo, en sudokcidenta Francio. Gilles Bénard (klavaroj) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludas kune ekde la mezlernejo, kreis “Vojaĝon” en 2015. La 12an de decembro 2025 “Vojaĝo” kunlabore kun la kantistino Galiss’ publikigis la albumeton “La nova ĝardeno”, kiu montras ĉiujn influojn de la grupo: triphopo, mondĵazo, ĵazo, kaj pli. Per ĉi tiu albumeto, la grupo konfirmas sian originalecon per tre personaj muzikaj kreaĵoj kaj trafaj kantotekstoj. “Vojaĝo” estas grupo dediĉita al mediprotektado kaj al la antaŭenigo de amikeco inter popoloj. Tial ĝi uzas esperanton, la egalecan lingvon, kiu donas al ĝi internacian publikon. En sia nova albumeto “La nova ĝardeno”, konsistanta el…
-
La demonstra versio de la aŭtuna Ondo
Estas enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 47-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 140-paĝa 325a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ pli ol du monatoj. La demoversio de la aŭtuna “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-325demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la…
-
Lingva Konsultejo: Prononco de diversaj morfemkombinoj
DEMANDO En ĉinaj Esperantaj kursoj mi lernis jenajn regulojn pri la prononco de ne-nur-radikaj vortoj: 1. Oni aparte prononcu vortojn de prefikso+radiko, ekz. oni prononcu vorton ĉefurbo kiel ĉef-urbo, sed ne ĉe-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko. 2. Oni aparte prononcu vortojn de radiko+radiko, ekz. oni prononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to. 3. Oni kune prononcu vortojn de radiko+sufikso, ekz. oni prononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; naŭa kiel na-ŭa, sed ne naŭ-a. Nun mi konsultas: 1. Ĉu tiuj reguloj estas ĝustaj? 2. En la 16 reguloj ne estas tiuj reguloj. Do kiam…
-
Teresa Nemere forpasis
La 1an de decembro 2025 forpasis Teresa Kurłowicz-Nemere (1939-2025) pola instruistino, muzeistino kaj esperantistino (ekde 1962), ŝi disvastigis kaj instruis Esperanton en mezlernejoj kaj universitato de Toruno (Toruń) kaj (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn. Dum sia 26-jara laboro en la urba etnografia muzeo (1974-2000) ŝi ĉiujare okazigis Internacian renkontiĝon de popolaj orkestroj kun Esperanto kiel pontlingvo kadre de kiu prezentiĝis 96 grupoj el 26 landoj kaj multaj orkestroj el diversaj regionoj de Pollando. Teresa Nemere enkondukis Esperanto-ĉiĉeronadon en la muzeo, pretigis informmaterialon kaj ekspoziciojn en Esperanto, prelegis pri fakaj temoj en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Danke al ŝi la urba junulara teatro Studio “P” pretigis kaj prezentis plurajn teatraĵojn en…
-
Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete
UEA kaj EUROKKA/Vinilkosmo unuiĝas por venki seriozan riskon: granda parto de la Esperanto-kantoj povus malaperi de la ĉefaj muzikplatformoj – sed danke al via subteno ni povos eviti tion! Pro nesufiĉa profitigo, post 13 jaroj de kunlaborado, la interreta distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperanto-kantoj malaperos de Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music kaj aliaj servoj, do severa bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko. Kvankam nia plej grava muzikeldonejo Vinilkosmo havas limigitajn enspezojn. EUROKKA strebas kontrakti kun alia distribuanto, sed ne eblos al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. Ĉar…
-
TOLO / STULTULO
TOLO Que lhe adianta, ó tolo, ler sobre caridade e compaixão se não as tens no próprio consolo se isto lhe povoa o cérebro sem morar no coração? A caridade primeira é com sua tolice caridade justa com teu próprio corpo: amá-lo como o mais próximo, ou não passa de sandice, orgulho, vaidade, entendimento torto Vai, dorme, descansa o corpo agora o pede. Vai descansar teu orgulho de criança, Vai e se perdoa e ao sono cede! STULTULO Kion al vi profitas, ho stultulo, legi pri karitato kaj kompato? Ilin vi ne havas en la propra konsolo, se tio vin loĝas en cerbro, ne viakore? …
-
NÃO ÂNSIA, DANÇA / NE KOR-PREMO, DANCU
ÂNSIA NÃO, DANCE Ânsia não, se lança na vida: dance com seu par Ânsia sem par em dissipar minha ignorância Menos que ânsia desejo imenso: aspergir a fragrância Transcendência do que penso ao que sinto Menos urgência menos ânsia mais constância Ela nos seduz, a inconstância, porém, destrói a Luz! NE KOR-PREMO, SED DANCU Ne kor-premo sin ĵetu en vivo: dancu kun via par’. Malpara kor-premo disigu mian ignoron Malpli ol kor-premo grandega deziro: aspergi la bon-odoron Transcendo de mia penso al mia sento Malpli da urĝo malpli da kor-premo pli da konstanteco Ĝi nin allogu: la nekonstanteco detruas…
-
CARTA-ABERTA: a Única Revolução MALFERMA-LETERO: la Sola Revolucio
CARTA ABERTA: a Única Revolução Querido P. P. N.: Como sabe, sou sua mestra. Pedagogia é minha profissão e às vezes sou bem severa, como tem percebido. Meu método de trabalho pode ser bem rigoroso. Não pense que é castigo, punição, algo parecido. Meu compromisso foca resultado. Quero o melhor para você. Assim, mesmo que eu pareça dura, áspera, áspera, áspera como a sua pele, tenha paciência. É para o teu bem. Paulo, você notará que suas questões emocionais, manias, características, dificuldades, dores acabarão sendo conhecidos. Com isso aprenderá muito sobre si mesmo. Não direi que será um caminho fácil. Aliás, serei franca, tem horas que poderá bater…
-
VENONTA DIMENSIO VINDOURA DIMENSÃO
VENONTA DIMENSIO Manko kaj abundo – natura abunda leĝo – sen banko, ŝuldo, kvazaŭ reĝo. Abundo, abundo, abundo, manko de ajna manko por ni kaj la tuta mondo, sen ajna lukto, reĝo. Abundo kiel leĝo abundo, abundo, abundo kaj prospero, Reĝo, reĝo! VINDOURA DIMENSÃO Escassez e abundância – natural abundância a lei – sem banco, dívida, como se rei. Abundância, abundância, abundância, escassez de qualquer escassez pra nós e todo o mundo, sem qualquer luta, rei. Abundância como lei abundância, abundância, abundância próspera de rei, direi, de rei!




















