Forpasis Przemysław Wierzbowski
Neatendite forpasis Przemysław Wierzbowski, la multjara prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Li estis nur 39-jara.

Przemysław Wierzbowski dum multaj jaroj aktivis por Esperanto en Bjalistoko, Pollando kaj internacie. Li estis interalie estrarano de Pola Esperanto-Junularo.
Loke li estis la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, fondita en la jaro 1991 por daŭrigi la tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1921.
La organizaĵo multe okupiĝis pri la konservado de la memoro pri Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo, sed ankaŭ pri eldona agado. En ambaŭ kampoj Przemysław Wierzbowski intense laboris.
Multaj libroj eldonitaj en Bjalistoko estis de li mem profesie fasonitaj, kaj li tradukis al Esperanto unu el la ĉefverkoj de Stanisław Lem, la klasikan sciencfikcian romanon Solaris.
Li havis elstaran rolon ankaŭ en la organizado de la Universala Kongreso en Bjalistoko en 2009, kiel LKK-ano en la aĝo de nur 22 jaroj. Krome li estis la ĉefa organizanto de la 94-a SAT-Kongreso 2021, kiu devis okazi en Bjalistoko. Pro la pandemio la kongreso fine sukcese okazis rete.
En 2024 li ricevis la medalon ”Urbi Meritus” – ”Meritulo de la urbo”, aljuĝitan de la urbestro pro lia laboro por la loka identeco de Bjalistoko.
Przemysław Wierzbowski estis ankaŭ politika aktivulo, unu el la fondintoj de la regiona sekcio de la maldekstra partio Razem, kaj membro de la unua regiona estraro de la partio.
Pola radio raportas: Nie żyje Przemysław Wierzbowski. Promował esperanto i pamięć o Ludwiku Zamenhofie


