PMA

Esperantaj Tagoj en du Mondaj Kulturaj Heredaĵoj

Wieliczka

De la 29a ĝis la 31a de majo 2026 okazis la 37aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun ĉirkaŭ 50 partoprenantoj el Pollando, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj Litovio. Okaze de la aranĝo ni vizitis eĉ du el la unuaj dek du Mondaj Kulturaj Heredaĵoj proklamitaj de Unesko jam en 1978: la historian centron de Krakovo kaj la mezepokan salminejon de Wieliczka, situantan 15 kilometrojn for.

Kiel kutime, la renkontiĝo okazis en la Kultura Centro de Podgórze ĉe la rivero Vistulo, nur dudek minutojn piede de la kastelo Vavelo. Kontraŭ tre modesta kotizo de 40 zlotoj (9,50 eŭroj) la partoprenantoj ricevis abundan programon, kiu daŭris de la vendreda mateno ĝis la sabata vespero. Ĉar Krakovo sendube estas la plej bela urbo de Pollando – kaj ĉar ĉiuokaze necesas mem rezervi tranoktejon – tre indas por eksterlandanoj alveni jam unu aŭ du tagojn pli frue. Mia propra restado komenciĝis ĵaŭde posttagmeze per vizitado de kelkaj vidindaĵoj, inter kiuj aparte impresis min la surprize interesa rondiro tra la Vavela Katedralo.

Vendredon kaj sabaton plenigis multaj prelegoj. Ilona Koutny rakontis pri sia prelegvojaĝo al Ĉinio kaj pri la temo “Kolora lingva bildo de la mondo”. En la memoro restas ankaŭ la jen amuzaj, jen pensigaj prelegoj de Lidia Ligęza pri “Epigramoj kaj etrakontoj” kaj de Edward Malewicz pri Esperantaj proverboj, ekzemple: “Ĉiu vulpo sian voston laŭdas”.

Mi mem prelegis pri “La fenomeno de Semmelweis”, termino priskribanta la fakton, ke novaj malkovroj kaj inventoj – inter ili ankaŭ Esperanto – plej ofte renkontas komence fortan kontraŭstaron. Krome mi prezentis ses lastatempe aperintajn kaj du baldaŭ aperontajn librojn verkitajn de junaj malagasaj esperantistinoj. Ni spektis ankaŭ du filmojn de nia karmemora Roman Dobrzyński kaj dolore sentis lian foreston. Dum la pasintaj jaroj li ankoraŭ persone prezentis siajn filmojn en Krakovo kaj ĉiam trovis tempon por agrablaj babiladoj kun ĉiuj ĉeestantoj.

En la vesperoj, antaŭ la komuna vizito al restoracio, okazis belegaj koncertoj. Vendrede la Koruso KAMEA prezentis kantojn en Esperanto kaj la pola lingvo, dum sabate ni ĝuis pianan recitalon de la juna esperantistino Julia Czajka. Tre bone vizitata estis ankaŭ la Sankta Meso en Esperanto, celebrata de pastro Roman Gmyrek en belega preĝejo proksima al nia kunvenejo.

La kulmino de la aranĝo estis – almenaŭ por tiu duono de la partoprenantoj, kiuj restis ĝis dimanĉo – la ekskurso al la salminejo de Wieliczka. Mi devas konfesi, ke por mi vizito al mezepoka salminejo unuavide ne ŝajnis aparte alloga. Tamen mia antaŭĝojo rapide kreskis, kiam mi legis en la reto pri tiu ĉi Monda Kultura Heredaĵo, kiu ĉiujare allogas preskaŭ du milionojn da vizitantoj.

Ni havis la bonŝancon esti gvidataj rekte en Esperanto de la profesia ĉiĉeronino Magdalena Tatara, kiu kutime gvidas tie franclingvajn grupojn. La vizito vere fariĝis neforgesebla. Dum tri horoj ni migris tra la subtera mondo, admiris grandiozajn skulptaĵojn el salo, plurajn subterajn lagetojn kaj eĉ gigantan preĝejon cent metrojn sub la tersurfaco. Aldoniĝis subtera muzeo kun historiaj minteknikaĵoj kaj diversaj spektakloj pri la historio de la minejo.

Post la komuna tagmanĝo, jam surtere, ni vizitis salkolektan muron, multe pli grandan kaj imponan ol tiuj, kiujn mi konas el deko da germanaj urboj. Kelkaj el ni ankoraŭ vespermanĝis kune kaj pasigis agrablan vesperon ĉe la bordo de la rivero Vistulo. La lastaj adiaŭoj okazis nur lunde matene en la stacidomo de Krakovo.

Resume, la 37aj Esperantaj Tagoj de Krakovo estis tre sukcesa aranĝo pro tri ĉefaj kialoj: la eksterordinara beleco de Krakovo, la altkvalita programo kaj la varma, amika etoso.

Ulrich Matthias

Foto: Esperantistoj en la subtera preĝejo de salminejo de Wieliczka (Ulrich Matthias)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/polujo-42/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Esperantaj Tagoj en du Mondaj Kulturaj Heredaĵoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta