PMA

Volontuli en la Monda Skolta Ĵamboreo

ĵamboreo

De la 27a de julio ĝis la 9a de aŭgusto 2027 en Gdansko (Pollando) okazos la 26a Monda Skolta Ĵamboreo. Junuloj en aĝo de 11 ĝis 18 jaroj el 180 landoj partoprenos, kreante malgrandan urbon de 35.000 homoj.

Ĉar Pollando estas la naskiĝloko de Esperanto, ni ne povis maltrafi ĝin, do ni invitas volontulojn pli ol 18-jarajn, skoltojn aŭ ne, kiuj ideale parolas la anglan kaj/aŭ la francan aldone al Esperanto (prefere je la nivelo B1 en ĉiuj tri) kaj la polan por tiuj el Pollando.

Nia tasko estos prizorgi informbudon pri Esperanto dum la ĵamboreo. Nia revo estas ankaŭ partopreni kiel parto de la programo en de tiu areo. Tio povus konsisti el prezentado kaj instruado de baza Esperanto kaj simplaj dialogoj per amuzaj agadoj. La bazaj postuloj por esti elektebla estas: esti pli ol 18-jaraĝa, paroli la anglan/francan je nivelo B1, la pola estas avantaĝo; ĝui tendumadon kaj Esperanton.

Se vi interesiĝas pri ĉi tiu defio, skribu al ni ĉe skoltaesperantoligo@gmail.com.

Limdato: 2026/08/30

Fonto: https://t.me/c/1032981354/11381

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Volontuli en la Monda Skolta Ĵamboreo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta