PMA

De UK al IJK: Du sinsekvaj semajnoj en Esperantujo

tianaLa 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Tiana (Katalunio, Hispanio) komenciĝos la 9an de aŭgusto 2026, unu tagon post la fino de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco (Graz).

Oni povas vojaĝi de Graco al Tiana por esperantumi dum du semajnoj.
Jen la ĉefaj ebloj por atingi la IJK-ejon el Graz:

Per aviadilo: El la flughaveno de Graco ekzistas flugoj kun ŝanĝo. Tamen, la plej bona kaj rapida eblo ofte estas preni trajnon al Vieno kaj flugi rekte el la Viena flughaveno ĝis la flughaveno de Barcelono!

Per trajno: Se vi preferas ĝui la pejzaĝon kaj vojaĝi pli ekologie, vi povas fari la itineron per trajno tra Italio kaj Francio. Ĝi postulas kelkajn transirojn, sed estas bela, pli longa sperto.

Per aŭto: Ideala eblo por kunveturi kun aliaj esperantistoj kaj dividi kostojn. Atendas vin ĉirkaŭ 1500 km da aŭtovojoj tra mirindaj Eŭropaj pejzaĝoj.

Memoru, ke Tiana situas tute apud Barcelono. De la flughaveno estas tre facile atingi Barcelonon per trajno, metroo aŭ buso. Poste, vi povas atingi la kongresejon per niaj rapidaj kaj malmultekostaj IJK-buskaravanoj. Eblas mendi lokon en ili per nia retejo https://ijk2026.tejo.org/.

Fonto: https://t.me/IJK2026/24

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post De UK al IJK: Du sinsekvaj semajnoj en Esperantujo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta