PMA

Kvarjara raporto de UEA al EKOSOK

ueaEn la reto aperis la kvarjara (2022-2025) raporto de UEA al Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK), kiun kompilis Sara Spanò kaj esperantigis Humphrey Tonkin.

A. Kontribuo de la organizo al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj

1. La Novjorka Oficejo de UEA ĉe 777 UN Plaza prizorgas la kunlaboron kun UN, kunordigas volontulojn en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno, kaj publikigas dumonatan bultenon en Esperanto, la angla kaj la franca pri sia laboro ĉe UN.

2. La ĉiujaraj kongresoj de UEA subtenas la celojn kaj prioritatojn de UN kaj Unesko: Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (Montrealo, Kanado 2022); Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj (Torino, Italio 2023); Homo, lingvo kaj medio por pli bona mondo (Aruŝo, Tanzanio 2024); Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj (Brno, Ĉeĥio 2025). La Virtuala Esperanto-Kongreso, lanĉita en 2020 responde al la pandemio de KOVIM-19, fariĝis regula reta evento organizata de UEA, por certigi pli grandan alireblecon kaj median daŭripovon.

3. UEA deĵoris dum du periodoj kiel estrarano de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO) de 2020 ĝis 2026, kaj aktivas en (interalie) ĝiaj Komitatoj pri Edukado (Novjorko), Paco (Vieno), kaj en ĝia nova NRO-Komitato pri Lingvoj kaj Lingvaĵo (CoLL), fondita danke al la gvidado de UEA, kun UEA kiel ĝia unua prezidanto. Parolanto ĉe la fondkunveno de CoLL en 2021 estis la Vica Ĝenerala Sekretario de UN, Movses Abelian, en sia rolo kiel kunordiganto de UN pri multlingvismo. En CoLL aktivas la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT) kaj la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj (AIIC) kaj ĉirkaŭ dudek pliaj NRO-oj.

4. UEA publikigas deklarojn okaze de UN-observotagoj, kiuj kondukas al artikoloj en la gazetaro, Esperanto-parolanta radio, la revuo de la Asocio Esperanto, kaj sociaj retoj – kaj al agorientitaj eventoj en Esperanto.

5. Por eduki la Esperanto-parolantan publikon, UEA funkciigas filian strukturon, kiu disvastigas la mesaĝon de UN kaj instigas subtenajn agadojn loke kaj nacie. Ĝia retejo www.esperantoporun.org enhavas enkondukon al UN, tradukojn de UN-dokumentoj, starpunktojn pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo, ktp. Ĝi estas vaste uzata de la Esperanto-komunumo.

6. UEA helpis fondi la Studgrupon pri Lingvoj kaj UN, kiu organizas ĉiujarajn simpoziojn pri la lingva politiko kaj praktiko de UN kaj pri la interrilato inter UN kaj civila socio. Partoprenataj de akademiuloj, UN-oficialuloj kaj NRO-oj, la simpozioj estas kunsponsorataj de organizoj kiel la Centro por Aplikata Lingvistiko (Vaŝingtono), Birkbeck, Universitato de Londono, kaj la Esperantic Studies Foundation (ESF). Lastatempaj temoj: Multlingvismo kaj COVID-19: Lernitaj lecionoj kaj rigardo antaŭen; Lingvaj rajtoj por paco, justeco kaj fortaj institucioj; Geopolitika malstabileco kaj la valoro de multlingvismo.

<…>

Legu la tutan kvintagan tekston ĉe https://docs.google.com/document/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kvarjara raporto de UEA al EKOSOK appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta