Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la Medalo Oersted

UEA gratulas la usonajn fizikistojn Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay pro la ricevo de la Medalo Hans Christian Oersted 2026, aljuĝita de Usona Asocio de Instruistoj de Fiziko (American Association of Physics Teachers – AAPT).
Tiu distingo rekonas ilian revolucian kaj longdaŭran influon sur la instruado de fiziko, aparte pro la evoluigo de la instruplano kaj lernolibro Matter & Interactions (“Materio kaj Interagoj”), la pionira laboro por integri komputadon en la instruadon de fiziko kaj la daŭra kontribuo al instruaj reformoj kaj novigado dum pluraj jardekoj. La lernolibron oni tradukis en aliajn lingvojn – kaj inter ilia kontribuo al la evoluigo de novigaj komputilaj iloj por edukado aparte elstaras VPython, sistemo, kiu ebligas al studentoj facile krei tridimensiajn modelojn kaj animaciojn por studi fizikajn fenomenojn.
Bruce Sherwood estas konata al multaj esperantistoj kiel delonga membro de la internacia Esperanto-komunumo. Li eklernis Esperanton en 1958 kaj dum sia vivo aktive uzis la lingvon kune kun sia engaĝiĝo por internacia komunikado kaj edukado. Okaze de tiu distingo li rememoris: “Esperanto estas la unua lingvo post la angla, kiun mi lernis, kaj ĝi estis ege bona helpilo por lerni aliajn lingvojn”. Krom Esperanto, Sherwood parolas la italan kaj la hispanan kaj legas la francan kaj la portugalan. Sherwood estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estas Fellow de AAPT kaj ankaŭ de Usona Fiziko-Societo (American Physical Society – APS) kaj Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco (American Association for the Advancement of Science – AAAS).
La ricevita medalo estas nomita laŭ Hans Christian Oersted (1777–1851), dana fizikisto, kiu dum preparado de demonstraĵo por siaj studentoj malkovris, ke elektraj kurentoj kaŭzas magnetan kampon. Temas pri unu el la plej altaj distingoj en la kampo de edukado pri fiziko: inter antaŭaj ricevintoj troviĝas kelkaj el la plej influaj sciencistoj de la 20-a jarcento, kiel Carl Sagan, sciencisto kaj mondfama verkisto, kiu helpis proksimigi sciencon de la granda publiko, kaj Richard Feynman, teoria fizikisto kaj Nobel-premiito pri Fiziko (1965), konata ankaŭ pro sia elstara kapablo instrui fizikon klare kaj alloge.
Ankaŭ la laboro de Sherwood kaj Chabay influis generaciojn de studentoj kaj instruistoj tra la mondo. Iliaj kontribuoj helpis modernigi la instruadon de fiziko kaj vastigis la uzon de komputilaj metodoj en scienca edukado. Per sia profesia agado ili montris kiel edukado, internacia kunlaboro kaj malfermiteco al novaj ideoj, lingvoj kaj kulturoj povas reciproke riĉigi unu la alian. Temas pri valoroj, kiuj forte resonas kun la strategia plano de UEA, AKIRI. Nome de la internacia Esperanto-komunumo UEA esprimas siajn sincerajn gratulojn al li kaj Chabay pro ĉi tiu elstara agnosko de ilia dumviva laboro. UEA estas aparte fiera, ĉar Sherwood estas dumviva membro de UEA kaj ano de Societo Zamenhof.
La laboro de UEA eblas danke al la subteno de membroj tra la tuta mondo. Se ankaŭ vi volas kontribui al la estonteco de Esperanto, konsideru aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof kiel jara aŭ dumviva membro. Per membreco en UEA vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn, kunlaboron kun internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la Esperanto-komunumo tutmonde. Per membreco en Societo Zamenhof vi aldone kontribuas al la financa daŭripoveco de UEA kaj al la estonteco de la tutmonda Esperanto-movado. Por aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof, aliru: https://uea.org/alighoj/alighilo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №130.
Ni gratulas nian abonanton Bruce Sherwood okaze de la prestiĝa medalo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la Medalo Oersted appeared first on La Ondo de Esperanto.



