La 113a UK okazos en Kaŭno

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 113a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Kaŭno (Kaunas), Litovio, en la jaro 2028.
Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90a UK en Vilno en 2005. Okazonte la unuan fojon en Kaŭno, la 113a UK gastiĝos en la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio: situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Nemunas kaj Neris, Kaŭno havas riĉan historian heredaĵon kaj viglan nuntempan urban vivon. Dum la intermilita periodo Kaŭno funkciis kiel provizora ĉefurbo de Litovio kaj evoluis al grava centro de kulturo, edukado kaj moderna arkitekturo. Ĝia modernisma arkitekturo ricevis rekonon de Unesko kiel Monda Heredaĵo.
La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de Esperanto. En Kaŭno naskiĝis Klara Zilbernik, la edzino de L. L. Zamenhof kaj unu el la plej gravaj subtenantoj de la frua Esperanto-movado, sen kies malavara gesto kaj amo ne estus publikigita la Unua Libro. Tiu historia ligo donas al la kongreso apartan simbolan dimension kaj eblon omaĝi gravan virinon de la Esperanto-historio.
La litova Esperanto-movado havas longan kaj respektatan tradicion. Litova Esperanto-Asocio dum jardekoj aktive kontribuas al internacia Esperanto-agado, organizado de eventoj kaj kultura kunlaboro. Pro tio UEA kun entuziasmo akceptis la inviton de LEA kongresi en Kaŭno en 2028.
Kaŭno ofertas taŭgan kaj modernan infrastrukturon por internacia evento: universitatojn, kongresejojn, viglan kulturan vivon, piedireblan urban centron kaj ampleksajn turismajn eblojn. Vizitantoj povos ĝui historiajn kvartalojn, muzeojn, koncertojn, verdajn parkojn kaj la apartan etoson de moderna baltia urbo.
Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Pli detalaj informoj pri la datoj, kongresejoj kaj aliĝado aperos poste pere de la komunikkanaloj de UEA kaj la retejo de la UK. Specialan kaj ekskluzivan rabaton je la aliĝo ricevos partoprenantoj, kiuj aliĝos dum la 112a UK okazonta en Melburno/Narrm en 2027. Tia sama rabato disponeblos por kongresanoj, kiuj deziras aliĝi al 112a UK dum la baldaŭ okazonta de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 111a UK en Graco, kie ankaŭ la 113a UK reklamiĝos. Por aliĝi al la 111a UK kaj profiti de la lasta kun rabato aliĝperiodo (ĝis la 30a de junio 2026) aliru https://uk.esperanto.net.
UEA kore dankas al LEA kaj al ĉiuj lokaj organizantoj kaj partneroj, kiuj jam vigle laboras por prepari sukcesan kaj memorindan UKon en Kaŭno.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №130.
Foto de BigHead, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=115739476
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 113a UK okazos en Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.



