Ivan Turgenev: La almozulo
Mi iris sur strato… Maljuna, senila almozulo haltigis min.
Inflamaj, larmantaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, ĉifitaj vestaĵoj, malpuraj vundoj… Ho, kiel abomene mizero ronĝis ĉi tiun malfeliĉan estulon!
Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelan, malpuran manon. Li ĝemis, li muĝis pri helpo.
Mi komencis fosi en ĉiuj miaj poŝoj… Estis nek monujo, nek eĉ tuko… Mi nenion kunprenis.
Sed la almozulo atendis… kaj lia etendita mano balanciĝetis kaj tremis.
Perpleksa, konfuzita, mi forte premis ĉi tiun malpuran, tremantan manon…
– Pardonu, frato; mi havas nenion, frato!
La almozulo direktis al mi siajn inflamajn okulojn, liaj bluaj lipoj ridetis – kaj li siavice kunpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn.
– Kio do, frato, – li apenaŭ distingeble diris per sia sendenta buŝo, – dankon eĉ pro tio. Ankaŭ tio estas almozo, frato.
Mi komprenis, ke ankaŭ mi ricevis almozon de mia frato.
Februaro 1878
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu traduko aperis en jena libro:
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2023).
Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage nur la abonantoj de “La Ondo de Esperanto”. Se vi volas ricevi la libron, bonvolu aboni “La Ondon”
Legu ankaŭ:
Ivan Turgenev: La vilaĝo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La maljunulino (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: Manjo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La hundo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La rivalo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/turgenev-8/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ivan Turgenev: La almozulo appeared first on La Ondo de Esperanto.



