Cent noveloj po cent vortoj
Nogueras, Jorge Rafael. Centvorte: Cent cent-vortaj mikronoveloj. – Novjorko: Mondial, 2025. – 195 p.
Kiam mi malfermis ĉi tiun libron, mi estis iom rezervema. Ĉu limigo al cent vortoj ne estas tro da kiraso? Sed jam post la unua mikronovelo mi komprenis, ke tio ne estas nura akrobataĵo, aŭ intelekta defio, sed povas fariĝi ĝua kaj stimula legaĵo.
Kio estas novelo?
Vikipedio instruas, ke “karakterizaĵoj de la novelo estas la unueco de tempo, la unueco de la loko, kaj la unueco de la intrigo, kiu temas pri memstara okazaĵo aŭ serio de ligitaj incidentoj”. Krome: “La rakonto bezonas streĉon, ritmon, neatenditaĵon kaj surprizon ene de atendataj parametroj…”
Pri mikronoveloj Vikipedio klarigas, ke la verkisto “uzas la fantazion de la legantoj, kiuj mem kompletigas la “nediritan” laŭ sia gusto. En tiu senco, ĝi iom similas poezion. Tute ne temas pri simplaj anekdotoj [..]. Ilia sekreto kuŝas en la surprizo, ĉe la fino de la teksto, kiu aldoniĝas al neordinaraj situacioj, tiel ke post la lasta vorto leganto sin demandu: Kion pensi pri tio? Mikrorakontoj estas ĉiam provokaj kaj malbanalaj”.
Provokaj kaj malbanalaj…
Akademiano Jorge Rafael Nogueras surprizas la leganton pli ol cent fojojn en “Centvorte”. Jen kelkaj unuaj frazoj:
“Mi ĉiam ŝatis enterigojn”.
“La adoleskantino malfermis la vazon etikeditan “Panjo” kaj elŝutis el ĝi ties cindrojn en la cirklon desegnitan sur la planko”.
“Hodiaŭ Marko finfine alfrontos sian ĉikanulon”.
“Jen la delonge priparolita nova jaro estas tuj alvenonta!”
“La registaro ĉiam pli akre persekutas tiujn el ni, kiuj havas superpovojn”.
“Estas io malantaŭ mi… io farita el ombro”.
“Por efektivigi sukcesan murdon, oni bezonas tri aferojn: murdonton, armilon kaj murdoton”.
“Mi ne memoras ekzakte kiam la muroj de mia domo komencis flustri al mi”.
Jorge Rafael kondukas nin al plej malsamaj lokoj – de la aviadilo Enola Gay al fantazia Kukurbo. Li atentigas pri la “magia ĉapelo” – nepre grava por esperantoparolantoj – kaj aliaj magiaĵoj kiel “hereza rito”. Ni legas pri iu lingvo, kiu efikas kiel panaceo. Li atentigas pri la graveco de ĝustaj vortoj en “La interpretisto kaj la proparolanto”. Volapuko kaj Ido aperas kelkfoje kaj ankaŭ aludoj al la kulturo de Esperanto. Aliaj mikronoveloj temas pri malŝparitaj vivoj.
La dua parto de la libro, “Pli ol centvorte”, estas kvazaŭ antologio de premiitaĵoj el malsamaj konkursoj. Foje Jorge Rafael tuŝas aspektojn de la moderna vivo (“Amo en la tempoj de kovimo”) aŭ li faras sarkasman prognozon en “La Fina Venko”.
En “Hamleto” ni legas, ke “mallongeco estas la spirito de saĝo”. Jorge Rafael pruvas tion.
En la enkonduko li skribis: “Mi esperas, ke ĉi tiu mia eta kontribuo al la Esperanta literaturo vin amuzos, pensigos, kaj eĉ inspiros al verkado”.
Jes, estas nepre pensiga, kaj espereble ankaŭ inspira libro, kiu jam plenmerite aperas en la furorlisto de venditaj libroj.
Wolfgang Kirschstein
Ĉi tiu recenzo de Wolfgang Kirschstein pri “Centvorte” de Jorge Rafael Nogueras aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №1 (327).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/05/recenzo-162/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Cent noveloj po cent vortoj appeared first on La Ondo de Esperanto.



