Pri la sciencaj premioj Pirlot kaj Power 2026
La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas kandidatiĝojn por la Premio Germain Pirlot 2026 por la plej bonaj sciencaj libroj. Ĝi estos disdonita dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Aŭstrio. La sumoj de la premio estos 500, 300 kaj 200 EUR por respektive la unua, dua kaj tria lokoj. Kandidatiĝojn por la Premio Pirlot eblas sendi ĝis la 30a de junio2026 al info@ais-sanmarino.org. La regularo de la Premio Germain Pirlot konsulteblas en la retejo de AIS: https://www.ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf.
Paralele ankaŭ estos disdonita la Premio Charles Power por scienco 2026 por la plej bonaj sciencaj prelegoj dum la UK. Novaĵo estas, ke ĉi-jare la UK gastigos ne nur la 79an Internacian Kongresan Universitaton (IKU) de UEA, sed ankaŭ la 43an Sciencan Universitatan Sesion (SUS) de AIS*. Aŭtomate kandidatas por la Premio Power 2026 ĉiuj prelegoj de IKU kaj SUS en la branĉo longa prelego kaj ĉiuj prelegoj de la Scienca Kafejo en la branĉo mallonga prelego. En ĉiu el la du branĉoj oni disdonos po ĝis tri premioj: por longaj prelegoj je la sumoj de 260, 182 kaj 104 EUR kaj por mallongaj prelegoj je la sumoj de 200, 150 kaj 90 EUR – por respektive la unuaj, duaj kaj triaj lokoj de la du branĉoj. La regularo de la Premio Charles Power por scienco konsulteblas en la retejo de UEA: >https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_power_scienco.
La Premio Germain Pirlot estas aŭspiciata de UEA kaj kunsubtenata de la fondaĵo Germain Pirlot de AIS per 400 EUR kaj de la Fondaĵo Charles Power de UEA per 600 EUR. La premion Charles Power por scienco subtenas la Fondaĵo Charles Power de UEA. Donacoj al la Fondaĵo Charles Power bonvenas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj/power. Tiu agado kongruas kun la strategia plano de UEA AKIRI, kiu havas inter siaj prioritataj celoj la fortigon de kulturo kaj scienco en kaj per Esperanto. Ĉiuj bonvenas donaci por tiu celo kaj partopreni dum la sciencaj sesioj de la UK. Por aliĝi al la 111a UK aliru >https://uk.esperanto.net.
*Noto: en la revuo Esperanto n-ro 1411 (4) Aprilo 2026 aperis anonco de AIS laŭ kiu SUS okazos “ĉi-pentekoste kadre de la Germana-Ĉeĥa-Slovaka kongreso”. Intertempe AIS decidis ŝanĝi tion kaj organizi SUS kadre de la UK. Tiel la aktuala informo estas tio, ke SUS okazos dum la 111a UK.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1295.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Pri la sciencaj premioj Pirlot kaj Power 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



