Preskaŭ naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Graco

Je la 1a de aprilo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 891 personoj el 57 landoj. Dum marto aliĝis 134 personoj.
La plej multaj aliĝintoj (121) plu estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:
121 Germanio (+15)
88 Pollando (+13)
80 Francio (+10)
53 Aŭstrio (+8)
50 Hungario (+8)
35 Ĉeĥio (+1)
31 Italio (+8)
30 Korea Resp. (+6)
25 Usono (+7)
23 Brazilo (+1)
Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 536 personoj (ĉ. 60%), kaj 355 (ĉ. 40%) el la cetera mondo.
Pasintjare je la 1a de aprilo 2025 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio) aliĝis 900 personoj, kaj kongresofine UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn.
La dua favora aliĝtarifo finiĝis la 31an de marto 2026. Nun, ĝis la 30a de junio 2026 validas la tria aliĝperiodo. Ekzemple, por individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo kreskis de 240€ al 290€ en la landokategorio A, kaj de 180€ al al 215€ en la landokategorio B. Por ne individuaj membroj de UEA la kotizo kreskis de 300€ al 360€ por A-landoj, kaj de 225€ al 270€ por B-landoj.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!
AlKo
Foto: La universitato de Graco. Aŭtoro: C.Stadler/Bwag., CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=109729674
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Preskaŭ naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.



