Profesoro Wandel rektoros la 79an sesion de IKU en Graco
La Estraro de UEA nomumis la rektoron de la 79a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111a UK en Graz (Graco) la 1-8an de aŭgusto 2026 – profesoro Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado.
Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU, ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ la 28a de februaro 2026 al la sekretario de IKU, José Antonio Vergara, rete iku@uea.org.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta programero konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale pli konversaciaj ol kutima universitata lekcio.
Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, kune kun 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameno. Oni bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata nur por IKU, por IKU kaj eventuale AIS-kurso, aŭ nur por SK.
La prelegoj estu taŭgaj por klera publiko kaj pri interesaj, allogaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Ĉiu estas bonvena aliĝi al la 111a Universala Kongreso de Esperanto ĉe: https://uk.esperanto.net/2026/.
Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 eŭroj. Krome, kiel pasintjare, la premio Power, memore al antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario Charles Power, rekompencos ĝis 300 € la plej bonajn longajn kaj mallongajn sciencajn prelegojn. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe https://uea.org/teko/IKU.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1276.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Profesoro Wandel rektoros la 79an sesion de IKU en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.



