PMA

KER-ekzamenoj dum la 81a IJK: ricevu subtenon de TEJO

ker

Kadre de la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025, okazos skriba C1-nivela ekzameno sub la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por Lingvoj. Sukcesaj ekzameniĝintoj ricevos oficialan lingvodiplomon pri Esperanto, rekonatan de multaj institucioj.

La KER-ekzamenoj estas realigataj ekde decembro 2008 de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ĝis decembro 2024 okazis pli ol 90 sesioj en 32 landoj kun 2824 sukcesintoj. La partoprenintoj venis el 83 landoj.

Dum IJK 2025, skriba ekzamensesio okazos la 14an de aŭgusto 2025 (ĵaŭdo). Por ke la ekzameno povu okazi, necesas minimume 12 ekzameniĝantoj. Ĉu vi ŝatus profiti de la okazo? Aliĝu al la ekzamensesio.

La skriba ekzameno estas nur duono de la tuta KER-ekzameno. Por trapasi la alian duonon de la ekzameno (pri parolaj kaj aŭdkomprenaj kapabloj), vi povas ekzameniĝi dum aliaj eventoj aŭ rete.

Ricevu repagon de via ekzamenkotizo dum IJK 2025

Ĉu vi estas individua membro de TEJO kiu bezonas helpon por ekzameniĝi? TEJO povas finance subteni vin! Vi povas ricevi repagon de €20 pri via ekzamenkotizo post via ekzameniĝo. Do, ne hezitu ekzameniĝi!

Se vi deziras ricevi tiun repagon, kandidatiĝu skribe al Michael Vrazitulis, estrarano pri Edukado de TEJO, ĉe edukado@tejo.org ĝis la 31a de majo 2025. Antaŭ ol kandidatiĝi, aliĝu unue al la sesio kaj sendu al ni pruvilon.

Subteno dum aliaj ekzamensesioj ankaŭ disponebla

Individuaj membroj kiuj deziras ekzameniĝi en aliaj sesioj same povas ricevi financan subtenon de €20 (por kompleksa ekzameno) aŭ €10 (por nur skriba aŭ parola ekzameno). Skribu al edukado@tejo.org por kandidatiĝi almenaŭ unu (1) monaton antaŭ via ekzameniĝo kun pruvilo pri aliĝo al la ekzameno.

Fonto: https://www.tejo.org/ker-ijk2025/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post KER-ekzamenoj dum la 81a IJK: ricevu subtenon de TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta