PMA

Laborkomisiono Renato Corsetti

corsetti

La 1an de februaro 2025 frapis la tutmondan esperantistan komunumon la informo, ke forpasis Renato Corsetti (1941-2025). Aparte kortuŝe estis vidi el la pluraj reagoj, kiuj aperis interrete kaj en internaj interŝanĝoj, en kiom da kunlaboroj li estis enplektita. Renato ne estis nur unu el la honoraj prezidantoj de UEA, sed ankaŭ amiko de multaj, inter ili de pluraj simplaj membroj, kiuj al Renato estis la bazo de esencaj agadoj kaj atingoj en la Esperanto-movado.

Responde kaj honore al tio kreiĝas en la sino de UEA laborkomisiono Renato Corsetti, kies unua respondeco estas akcepti de homoj informojn pri tio, kion oni faris/estis farantaj kune kun Renato. Tiun komisionon gvidos Fernando Maia Jr., vicprezidanto, kaj Michela Lipari, komitatano de UEA. Laŭ tiu unua respondeco la komisiono havas kiel nunan ĉefan taskon organizi tiujn informojn por sekve studi la necesajn agojn kaj rimedojn por subteni la daŭrigon de la agadoj en kiuj Renato enplektiĝis.

Do por kontribui al la laboro de la komisiono, se vi havis kunlaboron kun Renato, bv skribi al komisiono-renato-corsetti@groups.io kun informoj pri via kunlaborado kun li. La gvidantoj de la komisiono zorgos plej adekvate organizi la informojn, inkluzive observante la privatecajn regulojn, pro kio neniu informo estos publikigebla sen zorgoplena traktado kaj antaŭa interkonsento. Ĉiu mesaĝo sendita al la supra adreso restas alirebla nur de la komisiono.

Kelkaj unuaj respondecoj de Renato Corsetti jam estas konsideritaj. Li estis komitatano C, membro de la Elekta Komisiono, de la KER-Ekzamena Centro kaj de la Komisiono por la Konto Espero de UEA. La Estraro de UEA jam traktas ilin per nomumo resp. elekto de novaj homoj al tiuj postenoj.

Nome de UEA Fernando Maia Jr. kaj Michela Lipari reliefigas la subtenon de la Asocio al la familio de Corsetti kaj dankas al ili pro la konsento kaj apogo al la kreo de tiu laborkomisiono.

Funebra ceremonio

Anna Lowenstein, vidvino de Renato kaj honora membro de UEA, afable invitas ĉiujn, al kiuj eblas, ĉeesti funebran ceremonio por Renato. Ĝi okazos la 3an de marto, lundon, inter 11h00-12h00, ĉe la tombejo Islington & St Pancras en Londono. Detaloj kaj instrukcioj pri la programo, kiel sin anonci, atingi la lokon, informi pri alirbezonoj kaj kie loĝi oni trovas en mesaĝo de Anna al la diskutlisto UEA-membroj: https://groups.io/g/uea-membroj/message/6289.

Omaĝoj

La familio volonte ricevos florojn de instancoj, kun kiuj Renato kunlaboris, kaj kiuj volas omaĝi lin por la funebra ceremonio. Bonvolu sendigi bukedojn kaj florojn al: Levertons Funeral Directors, 1 Denmark Terrace, Fortis Green, London N2 9HG. Ili devos alveni antaŭ 9h30 en la 3a de marto. (Anna pretas rekomendi kelkajn floristojn, kiuj kutimas kunlabori kun la funebra servo.)

Por unuopuloj la familio proponas, ke pli taŭga maniero omaĝi Renaton estus per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Bonvolu indiki “Memore al Renato” por ke la celo estu klara.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1218.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Laborkomisiono Renato Corsetti appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta