PMA

Rezolucio de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz

graco

La 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Graco en 2026 sub la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”, dum la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. La Universala Kongreso mem, kiu okazas ĉiujare, estas konkreta ekzemplo de internacia volontula kunlaboro: ĝi ebliĝas danke al la sindona laboro de multaj volontuloj el diversaj landoj.

La Esperanto-movado ekde sia komenco vivas per diversfona volontula engaĝiĝo kaj havas fierindan kaj daŭran historion da mondplibonigaj agadoj. Ĝiaj valoroj – interalie respekto de homaj rajtoj, internacia solidareco, homa emancipiĝo kaj transnacia edukado – profunde kongruas kun la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) difinitaj de Unuiĝintaj Nacioj, nomataj ankaŭ Agendo 2030.

Tra la mondo esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj jam kontribuas al tiuj celoj per agadoj pri edukado, kulturo, socia inkluziveco, genra egaleco, respekto de la naturo, mediprotektado, internacia solidareco, packonstruado kaj aliaj kampoj, ofte kunligante lokan agadon tutmonden. La kongreso konstatas, ke la vojoj por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo estas ankoraŭ tre longaj kaj ke ofte la decidantoj ignoras ilin.

La Kongreso bedaŭras la nunan tendencon al repolusigo de la mondo en influzonojn, kiuj favoras mensogojn, timigadon kaj solvon de malekvilibroj per forto kaj milito, anstataŭ per dialogo kaj respekto al internacia juro.

La kongreso esprimas sian subtenon al la centra rolo de Unuiĝintaj Nacioj en la kunordigado de internacia kunlaboro por daŭripova evoluigo kaj instigas la membroŝtatojn provizi al ĝi la necesajn rimedojn, kompetentojn kaj politikan subtenon por efike plenumi tiun rolon.

La kongreso aparte alvokas atenton je la lingvaj aspektoj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo aparte rilate justan lingvouzon por kvalita edukado, redukton de malegaleco kaj aliron al justico.

Fine, la kongreso alvokas ĉiujn esperantistojn konkretigi la inspiron de ĉi tiu kongreso en agoj kaj projektoj por la Celoj por Daŭripova Evoluigo, pli ofte kaj pli konscie uzi Esperanton, ankaŭ novige, kiel laborlingvon de internacia civitana kunlaboro.

Foto de John Huang

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Rezolucio de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta