UK-111: Ĉina donaco al la Viena Esperanto-muzeo

La 2an de aŭgusto en la 111a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en la kongresa centro de Graz, la ĉina Esperanto-delegacio komencis la programon “Esperanto kaj Ĉinio”. Ĉe la evento partoprenis preskaŭ cent reprezentantoj el pli ol 20 landoj, kiuj kune ĉeestis ĉi tiun gravan momenton de interkulturaj Esperanto-interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, nome de la ĉina flanko, donacis aron da libroj al la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La librodonaco, uzante Esperanton kiel internacian helplingvon por krei komunikajn ligilojn, celas montri al la internacia komunumo veran, tridimensian kaj kompletan Ĉinion, kaj antaŭenigi intercivilizaciajn interŝanĝojn kaj komprenon inter malsamaj pensoj.muzeo
La donacitaj libroj inkludas “Ŝlosilajn Vortojn por Kompreni Ĉinion: Reciproka Lernado inter Civilizacioj” (ĉina-Esperanta versio) eldonitan de Flor-eldonejo (Blossom Press) kaj “Ŝlosilajn Vortojn por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio” (ĉina-Esperanta versio) eldonitan de la Novmonda Eldonejo (New World Press). Tiuj du verkoj, en dulingva formo ĉina-Esperanta, klare kaj komprenige eksplikas la kernajn ideojn kaj valorojn de la ĉina civilizacio, provizante gravan lingvan ponton al eksterlandaj legantoj por kompreni la ĉinan kulturon. Krome, ankaŭ la Esperanta versio de la revuo “Unesko-Kuriero”, tradukita kaj eldonita de la Ĉina Azia-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, estis samtempe donacita al la muzeo, plue riĉigante la kolekton kaj helpante montri la multkulturan ekosistemon el tutmonda perspektivo per Esperanto.
La Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas la plej malnova lingva muzeo en la mondo, kiu kolektas kaj prezentas diversajn amaskomunikilajn materialojn kaj aĵojn rilatajn al Esperanto kaj interlingvistiko. Tiu ĉi librodonaco ne nur reflektas la profundan amikecon inter Ĉinio kaj Aŭstrio en la kampo de Esperanto, sed ankaŭ malfermas novan fenestron al la loka publiko kaj internaciaj Esperanto-entuziasmuloj por kompreni la disvolviĝajn ideojn de nuntempa Ĉinio.
Foto: Yu Tao kaj Yang Jianping (vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj direktoro de la Ĉina Azia-Pacifika Centro de ĈIKG) transdonas la librojn al la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2026-08/06/content_118636437.htm
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post UK-111: Ĉina donaco al la Viena Esperanto-muzeo appeared first on La Ondo de Esperanto.



