PMA

Rezultoj de Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay 2026

kalocsayLa 4an de aŭgusto 2026 estis anoncitaj la rezultoj de la Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay 2026. La ĵurio diligente laboris por garantii la kredindecon kaj profesian nivelon de la konkurso. La ĵurianoj rekonis ka originalecon, aprezis la lingvan kvaliton, kaj senteme reagis al la pensprofundo de la alsenditaj verkoj.

Honora mencio:
Elena Popova: “Floroj por Kálmán Kalocsay” (novelo)

Juna talento:
Jeroubbaal Banyanga: “Kiam la jaro endormiĝas” (poemo)

Branĉo poemo:
1. Carmel Mallia: “Verko de nekonata forfuĝintino el Libio”
2. Choe Taesok: “La kverko en seka ĉifono”
3. Miklós Cseszneky: “Helikoptero super la urbo”

Branĉo prozo kaj novelo:
1. Jorge Rafael Nogueras: “Aŭroren”
2. Miklós Cseszneky: “Kunveno pri poŝtelefono kaj La verda libreto”
3. Jorge Rafael Nogueras: “La milito komenciĝos”

Branĉo traduko:
1. (germana traduko) Kirilo Brosch: Henriko Heine, “Pri teleologio”
2. (ĉina traduko) Batalanto: “La Nuboj kaj Pluvo de Wuŝan: La Amo de Reĝo Ju kaj Diino Jaĝi”
3. (rusa traduko) Igor Sokolov: Anton Ĉeĥov “Filino de Albiono”

Fonto: Grazeto, 2026, №4

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Rezultoj de Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta