PMA

Rapidu aliĝi kun eksterordinara rabato al la 112a UK en Melburno

melburno

Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas la tutmondan esperantistaron profiti eksterordinarajn rabatojn por aliĝi al la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Melburno-Narrm, Aŭstralio, okazonta inter la 3a kaj 10a de julio 2027. Aliĝoj faritaj dum la nuna UK-semajno en Graz (do ĝis la 8a de aŭgusto 2026) ĝuos eksterordinarajn rabatojn!

Okaze de la malfermo de la aliĝado la Kongresa Fako de UEA ankaŭ prezentas renovigitan kaj modernigitan UK-retejon: https://uk.esperanto.net/2027.

La aliĝilo troviĝas rekte ĉe https://uk.esperanto.net/2027/aligxilo.

Reviziitaj kotizoj post pluraj jaroj

Pro la ĝenerala kresko de kostoj en la lastaj jaroj UEA devis revizii la aliĝkotizojn de la UK. La antaŭaj kotizoj restis esence senŝanĝaj ekde 2018-2019. La nova kotiztabelo estas konsultebla ĉe https://uk.esperanto.net/2027/kotizoj – sed frua aliĝo ĝis la 8a de aŭgusto 2026 donos eksterordinarajn rabatojn: al ĉiu ajn homo en la mondo; kaj krome disponeblas aldona speciala rabato al ĉiuj, kiuj aliĝis al la 111a UK!

Eksterordinaraj rabatoj dum la UK-semajno en Graz

Por faciligi la transiron al la nova kotizsistemo kaj rekompenci fruan aliĝadon UEA enkondukas specialan, kun limdato, rabatkampanjon. Ĉiu ajn homo en la mondo, kiu aliĝos al la 112a UK ĝis la fino de la 111a UK (la 8a de aŭgusto 2026) ricevos ĝeneralan rabaton. Krome, aliĝintoj de la 111a UK povos profiti aldonan rabaton, se ili aliĝos dum la UK-semajno en Graz. La disponeblaj rabatoj estas aŭtomate kalkulataj en la reta aliĝilo laŭ la kategorio de la aliĝanto. Gravas rimarki, ke – por ke validu la rabatoj – necesas ne nur registriĝi, sed ankaŭ pagi la aliĝon ĝis la fino de la kampanjo.

Kiel aliĝi kaj profiti de la rabatoj

Oni uzu la retan aliĝilon. Ĝenerala rabato jam plikiĝos. Se vi havas UEA-kodon, nepre enigu vian plenan UEA-kodon laŭ la formato xxxx-x en la taŭga kampo. La sistemo devos aŭtomate rekoni vin, apliki eventualajn statusojn (ekzemple individua membro, komitatano ktp) kaj kalkuli ĉiujn disponeblajn rabatojn. Dum la aliĝo eblas donaci. Donacoj aparte gravos por subteni la venon de malpli pagipovaj homoj al Aŭstralio.

Se oni havos demandojn, oni povas kontakti la Kongresan Fakon de UEA per la retadreso kongresoj@co.uea.org. UEA invitas ĉiujn esperantistojn utiligi ĉi tiun unikan okazon kaj jam nun certigi sian partoprenon en la 112a UK en Melburno-Narrm.

UEA agnoskas, ke Melburno estas tradicia tero de la kulina nacio, kiu en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung respektive nomas la regionon – hejmon de aborigena tradicio de almenaŭ 40 000 jaroj – Narrm aŭ Naarm. La nomo reflektas kulturon kun profunda historio, ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj – kaj la respekton de UEA al tio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1319.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Rapidu aliĝi kun eksterordinara rabato al la 112a UK en Melburno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta