PMA

Nova bitlibro de HEA: Atilo, la reĝo de la skitoj

atiloBencsik, András. Atilo, la reĝo de la skitoj: Legendo en du aktoj / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – bitlibro (pdf). – [s. l.]: Hungaria Esperanto-Asocio, 2026. – 128 p.

András Bencsik estas ĵurnalisto, verkisto, amaskomunika influulo, gazetposedanto kaj ĉefredaktoro. Li faris multajn esplorojn pri la hungara Sankta Krono. Siajn rezultojn li resumis en la volumo “Aurum Coronarium”. La volumo, por ni hungaroj, estas grava pro du kialoj: ĝi vortumas liajn esplorojn pri la konsekra hungara krono, unu el la plej malnovaj kronoj en la mondo, kaj ĝi enhavas lian draman vizion pri la potenca huna reĝo. La hungara-huna kunvivado kaj parenceco, krome la huna deveno de la reĝoj de la Árpád-domo hodiaŭ jam estas pruvita fakto.

La memoro pri Atilo, depende de la donitaj cirkonstancoj, konserviĝis diverse en la mondo, interalie, en la Kanto de la Nibelungoj aŭ en vikingaj sagaoj. Retoro Priskos, kiu plurfoje vizitis lin kiel delegito, ĉiuokaze priskribas lin kiel kleran, saĝan kaj moderan homon.

La vera demando de la dramo estas, kio povis instigi ĉi tiun potencan reĝon, la preskaŭ senliman reganton de la tiama mondo, ke pro la peto de la maljuna papo Leono, kiu alvenis sen armita eskorto, li returnu sin kun siaj triumfaj trupoj, domaĝante Romon, la bastionon de la roma kristanismo, de la detruo, decidante samtempe la sorton de la roma kaj la ariana kristanismoj, kaj ne laste determinante tiun de la krono de la legenda reĝo Nimrodo, la misterplena hungara Sankta Krono. Lirika parto de la dramo estas la disfloranta amo inter Atilo kaj Krimhildo.

La libro estas senpage elŝutebla ĉe:
https://libro.ee/book.php?id=4481

Jozefo Horvath

Fonto https://esperantohea.hu/nova-bitlibro-de-hea-atilo-la-rego-de-la-skitoj/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/libro-25/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Nova bitlibro de HEA: Atilo, la reĝo de la skitoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta