-
Julio Baghy naskiĝis antaŭ 135 jaroj
Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de “Literatura Mondo”; aŭtoro de “Preter la vivo” (1923), “Viktimoj” (1925), “Pilgrimo” (1926), “Dancu, marionetoj!” (1927), “Migranta plumo” (1929), “Hura!” (1930), “Printempo en la aŭtuno” (1931), “La vagabondo kantas” (1933), “Sur sanga tero ”(1933), “Verdaj Donkiĥotoj” (1933), “La teatra korbo” (1934), “La verda koro” (1937), “Sonĝe sub pomarbo” (1958), “Koloroj” (1960), “Ĉielarko” (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937). En nia retejo estas legeblaj…
-
La Almanako de UEA denove prokrastita
En 2018 UEA decidis ne plu publikigi sian Jarlibron por ŝpari monon. De tiam oni promesadas, ke anstataŭ la Jarlibro ĉiun trian jaron aperos Almanako, kiun dezirantoj povos ricevi en presita formo kontraŭ pago. En pli frua versio de la Strategia plano ĝi eĉ estis menciita kiel grava prioritato, samkiel la reteja renovigo. Ĝia apero tamen daŭre prokrastiĝas, kaj ĝi krome malaperis el la strategia plano. En 2018 lastfoje aperis la Jarlibro de UEA. La Jarlibro dum jardekoj estis unu el la plej gravaj servoj kaj eldonaĵoj de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi kaj la aktivuloj de la asocio kaj novaj membroj povis trovi aktualajn kaj fidindajn informojn ne nur pri…
-
La 9a Afrika Kongreso de Esperanto okazos post unu jaro en Togolando
Afrika Komisiono en kunlaboro kun la Estraro de UEA havas la plezuron anonci oficiale, ke Togolando estas selektita por gastigi la 9an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE). Ĉi tiu tutkontinenta evento okazos en Kpalime, la kvara plej granda urbo en Togolando kaj la ĉefa turisma centro de la montara regiono, de la 26a ĝis la 31a de decembro 2026. Post senindulge severa traktado de la alvenintaj kandidatiĝoj de Kenjo kaj Togolando, la invito de Togolando aperis kiel la evidenta elekto. Lando de renkonto, paco kaj kultura dinamismo, Togolando enkarnigas la idealojn de nia movado. Ĉi tiu kongreso okazos sub la inspira temo: “Esperanto: lingva ponto por senlima Afriko”. En la…
-
é doença?
PSV jan 2026 Os meios de comunicação, no Brasil, estão cheios de alusões à nossa “democracia”, ao “estado de direito” vigente no país, aos “direitos humanos” e “de cidadania”, por aqui. Mas… O último mapa que levantou a situação social no Rio de Janeiro, deu conta de que quase 4 milhões de pessoas na cidade vivem “sob controle” ou “sob influência” do crime organizado. Repetindo: 4 milhões! O Rio, uma das principais cidades do Brasil, tem quase 7 milhões de habitantes. Não ouvi muitos comentários a respeito destes números quase inacreditáveis. Nosso país está doente? Ĉu malsano? La amaskomunikiloj en Brazilo estas…
- Sem categoria
é doença?
PSV jan 2026 Os meios de comunicação, no Brasil, estão cheios de alusões à nossa “democracia”, ao “estado de direito” vigente no país, aos “direitos humanos” e “de cidadania”, por aqui. Mas... O último mapa que levantou a situação social no Rio de Janeiro, deu conta de que quase 4 milhões de pessoas na cidade vivem “sob controle” ou “sob influência” do crime organizado. Repetindo: 4 milhões! O Rio, uma das principais cidades do Brasil, tem quase 7 milhões de habitantes. Não ouvi muitos comentários a respeito destes números quase inacreditáveis. Nosso país está doente? Ĉu malsano? La amaskomunikiloj en Brazilo estas plenaj de aludoj al nia “demokratio”,…
-
2200 tagoj da ĉiutaga informado
La oka de januaro estis la 2200a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2200 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 15 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4253 tekstoj. Ilin garnas pli ol kvin mil (5512) ilustraĵoj. Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (9 mil 333 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto…
-
SAT kondamnas la Usonan invadon al Venezuelo
La 3an de januaro 2026 Usono bombardis Karakason, la ĉefurbon de Venezuelo, mortigante kaj vundante homojn kaj kidnapante prezidanton Nicolás Maduro kaj lian edzinon. Ĉi tio estas krima ago, kiu rekte malobservas internacian juron, inkluzive de Artikolo 2, Paragrafo 4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la uzon de forto [1]. Alivorte, Usono invadis suverenan ŝtaton Venezuelo malobee al internacia juro, uzurpis ĝian politikan sendependecon, kaj neglektis la rajton de ĝia popolo je memdetermino. Ĉio ĉi okazas kadre de la strategio, ĵus priskribita en la “dokumento pri nacia sekureco”, kiu esprimas la rajton de Usono transpreni la tutan amerikan kontinenton laŭ la renovigita Doktrino Monroe: ĉiuj riĉaĵoj kaj…
-
La novjarfesta Ondo (2025, №326)
Antaŭ unu semajno, je la jarŝanĝo, aperis la decembra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: vintra) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto” (2025, №326) kun 147 paĝoj. Entute, dum la 2025a jaro aperis kvar “Ondoj” kun sume 563 paĝoj (137 + 139 + 140 + 147 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas sepdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj. En la ampleksa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj 34 artikoloj kaj artikoletoj pri esperantista aktivado en la mondo. Kiel kutime, en la decembra eldono multas artikoloj pri Zamenhof-festaj…
-
Jacques Le Puil forpasis
La 5an de januaro 2026 en la hospitalo de Bourges forpasis Ĵak Le Puil (1940-2026) franca diversprofesiulo, kantisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Ĵak Le Puil kaj Ĵak Lepŭil’; ofta koncertanto en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kantisto kaj muzikisto en ses muzikaj albumoj (“Danĝera ul’”, 1977; “Revenas mi”, 1984; “De Pont-Aven al Varsovi’”, 1985; “Ne donu tro”, 1994; “Mi estas”, 2004; “Sen elizi’”, 2014); kunfondinto (1976) kaj senŝanĝa redaktoro de “La KancerKliniko”, ĉefredaktoro de “Grand dictionnaire français-espéranto” (kun J.-P. Danvy k. a., 1992), tradukinto (kun sia edzino Armela LeQuint) de “Florville kaj Courval aŭ fataleco” de Markizo de Sade (1992), “Higieno de l’ murdisto” de A. Nothomb (1992), “La…
-
Gajan Kristnaskon!
Al ĉiuj konstantaj kaj hazardaj legantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj hodiaŭ festas la Naskiĝon de Kristo, ni deziras gajan Kristnaskon kaj serenan jaron 2026an! Kristo naskiĝis, ni gloru Lin! Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov























