PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2025
1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungaria kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964); fondinto de la revuo Norda Prismo (1955) kiun li redaktis ĝis la vivofino; ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato (1930-48) kaj de la Akademio de Esperanto (1948-67), prezidanto de TEĴA (1956-57), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1953-57). • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 275-276).…
-
Beletra Almanako, 2024, №50
Konversaciero, kiel difinas sian enkondukan artikolon Probal Daŝgupto, eliras el la aŭtora aserto, ke “Multaj el ni ĝeniĝas, aŭ eĉ fobias, pri la tendenco samrangigi Esperanton al la lingvoj uzataj en fantastaj aŭ scienc-fikciaj verkoj, ekz. la klingona, la naavia, aŭ la laadana”. Kaj fine li demandas “Ĉu vere Esperanto perdas sian tutan pejzaĝon kiam ĝi sidas samsalone kun la lingvoj konstruitaj por artaj celoj?”, kaj invitas konversacii pri ĉu tiaspecaj lingvoj meritas la atenton de la serioza interlingvistiko. Originala prozo regalas per verkoj aŭ fragmentoj, kiel la ĉapitro 7 el la libretolonga rakonto Mokrokalvo la gigantegegego de Gunnar Gällmo, aŭ Pordoj de Ulrich Becker. Fakte, temas pri la unuaj…
-
BET-59: Konatiĝu kun Gediminas Degėsys
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek ses prezentoj. La dek-sesa estas la litova filozofo, poligloto, fakulo pri Afriko, poeto kaj esperantisto Gediminas Degėsys. Ĉi-sube lo mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Gediminas Degėsys naskiĝis la 30an de majo 1980 en laborista familio, en Alito (Alytus). Li lernis en la gimnazio A. Ramanauskas-Vanagas en Alito kaj en la liceo de la Episkopejo de Telŝoj (Telšiai), studis en la Fakultato de Katolika Teologio…
-
POESIA CIÊNCIA/ POEZIO SCIENCO
Ciência toda humana flerta o previsível prediz: Natureza engana brota o indizível Poesia gera o inefável improvável o poema pena bico de pena inimaginável Poesia baila no risco entorta o intragável olho que tudo vê improvável onde pisca cisco Scienco plene homa antaŭvideblon flirtas antaŭvidas: naturo trompas, nedireblo ĝermas Poezio nedireblon naskas malprobabla, poem’ suferas neimagebla plumpinto poezio bailas sur risko nemanĝeblaĵo tordiĝas malprobabla ĉion-vida okulo kie aĵeto blinkas
-
Unesko-Kuruero pri sklaveco
“La historio de sklavigo formis nian modernan mondon kaj ankoraŭ influas nin. Ĉi tio estas evidenta en la profunda kaj foje sistema rasismo kiu persistas tutmonde, precipe kontraŭ posteuloj de afrikanoj, kaj tio devenas de malsamaj historiaj fenomenoj kiuj kutimis pravigi la miton de afrika “malsupereco”, ankaŭ dum la Klerisma Periodo”, – skribis Gabriela Ramos, Asistanta Ĝenerala Direktoro de UNESKO por Sociaj kaj Homaj Sciencoj en la ĉefartikolo de la tria kajero de “Unesko-Kuriero” (julio-aŭgusto) por 2024, kun tradiciiĝinta malfruo aperinta en la elŝutejo de Unesko. La ĉefa temo de ĉi tiu eldono estas “La profunda heredaĵo de sklaveco” Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”: Myriam Cottias.…
-
La historio kaj la estonteco renkontiĝis en Montevideo
70 jaroj poste, la 10an de decembro 2024, suna kaj varma tago komenciĝis en Montevideo. La Leĝodona Palaco ricevis kaj bonvenigis esperantistojn. Ĉi-foje ne tiom impona aŭ granda ceremonio kompare al 1954, sed same historia kaj memorinda. Homoj de Urugvajo, Argentino, Brazilo, Francio, Kanado kaj tutmonde/rete festis la naskiĝtagon de la Montevidea Rezolucio pro la okazo de la evento “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj de kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”. En 1954 esperantistoj renkontiĝis en la urbo dum unu monato okaze de la unua Universala Esperanto Ekspozicio, tiam proksima estis la ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, grava momento kiu markis la unuan oficialan agnoskon de Esperanto kiel ilo por…
-
Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, la 27a de januaro 2025
En la Tago de Holokaŭsta Memoro ni rememoras tion kio povas rezulti el malrespekto kaj malestimo al homaj rajtoj. Estas nia devo, kiel homaro, malpermesi kaj eviti la ripeton de genocidoj kiel tiuj faritaj de la nazia reĝimo. La Holokaŭsto estos, por ĉiam, averto al ĉiuj homoj pri la danĝeroj de malamo, maltoleremo, rasismo kaj antaŭjuĝo. Ni ankaŭ memoras la kuraĝon de pluraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, kiuj batalis kaj agadis, ĉu por liberigi la koncentrejojn, ĉu por helpi tiujn kiuj fuĝis de la terura persekuto. Esperanto, kiel lingvo kaj idealo, estis rekte atakata de naziistoj, kaj esperantistoj estis persekutataj kaj mortigitaj. Preskaŭ la tuta familio de Ludoviko Zamenhof, la…
-
Senpaga publika trafiko en Kaŭno kaj aliaj novaĵoj pri BET-59
La preparlaboroj por la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno, iras intense kaj sukcese. Laŭplane fine de decembro,2024 Litova Esperanto-Asocio (LEA) skribe turnis sin al la urba municipo de Kaŭno kun propono kunlabori ĉe la organizado de BET-59 kaj petis disversspecan helpon. Sekve, la 15an de januaro en la urba municipo de Kaŭno okazis organiza kunsido, kiun partoprenis la vicurbestro Mantas Jurgutis, la vicdirektoroj de la urba administracio Gediminas Barčauskas kaj Eglė Andriuškienė kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis diskutitaj diversaj organizaj aspektoj de BET-59. Post tio sekvis konsultiĝo kun diversaj fakoj de la urba administracio. Finfine, la 23an de januaro estis…
-
certo homem poderoso
PSV jan2025 Certo homem poderoso me declarou com desdém: “Não preciso de você, nem preciso de ninguém!” E mais: “O mundo é do forte, nunca será ao contrário. Eu estou à sua frente, e você, retardatário.” Voltei à casa, a pensar que aquele homem, no topo da sua grande arrogância, nunca tinha lido Esopo. E lhe enviei por correio, numa folha, escrita à mão, a fábula conhecida: “O camundongo e o leão”. Forta homo tre potenca al mi diris, tre severe: “Mi vin tute ne bezonas, fakte neniun, cetere!” Kaj pli: “La mond’ apartenas ĉiam al tiuj plej fortaj. Mi…
-
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Brno
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularo https://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras…
























