movado
-
IJK 2024 okazos en Litovio
TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
-
UEA lanĉis sian novan retejon
Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
-
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita
Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
-
EU-subvencio savas la financojn de TEJO
TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
-
Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024
La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.
-
Duolingo nur por anglalingvanoj
Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
-
Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo
"Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon". Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.
-
UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK
La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.
-
Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto
Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.
-
La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj
Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.