movado
-
TEJO denove esperas je granda EU-subvencio
Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
-
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n
TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
-
Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton?
La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
-
Kiu aĉetos la Centran Oficejon?
Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
-
Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto
Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.
-
Pli da mono por nova retejo de UEA
UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
-
Eventa Servo havigis novan retadreson
Eventa Servo disvastigos informojn pri Esperanto-eventoj per la adreso Esperanto.events.
-
Cerboj de planlingvistoj skanitaj ĉe MIT
Kie en la kapo kaŝiĝas Esperanto? Ĉu aliloke ol la angla – aŭ Klingono? Tion oni esploris per skanado de la cerboj dum kunveno de parolantoj de diversaj planlingvoj en Usono. Ĉeestis ankaŭ la kreintoj de la diversaj lingvoj, kun unu rimarkinda escepto.
-
Anonimaj rusoj nun nombritaj
Almenaŭ 29 rusiaj esperantistoj subtenas la protestan leteron, kiu postulas de UEA penton kaj pardonpeton. Tion asertas la sendinto de la letero. La nomoj de la asertataj subtenantoj tamen restas sekreto.
-
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko
Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.