kulturo
-
Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri?
Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
-
Por kio utilas Libera Folio?
Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
-
Nova retejo por esperantistaj librovermoj
Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.
-
Eroŝenko reviviĝas en angla traduko
Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.
-
Metropoliteno reveturis al Nederlando
En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.
-
Tri usonanoj diskutas persone
Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
-
La milito en Ukrainio plej interesis legantojn
La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.
-
Unukornuloj parolas Esperanton
Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
-
Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson
La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.
-
EAB serĉas tradukontojn per konkurso
Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso.