kulturo

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie

    Antaŭ kvarona jarcento William Auld laste ĝisdatigis sian liston de la gravaj beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Nun ĝi estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. Sed pluraj gravaj verkoj en la listo ne plu facile haveblas.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU

    La registaro de Hispanio oficiale petis al EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko kiel prezidanton de la parlamento.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Esperantistaj recenzantoj atentas la tradukon

    Tobias Kubisiowski, interalie konata kiel estrarano de TEJO kaj pli frue Pola Esperanto-Junularo, ĵus magiŝtriĝis ĉe Universitato de Varsovio. Por sia disertaĵo li esploris, kiel oni recenzas tradukitajn verkojn en Esperanto. Montriĝis, ke la kvalito de la traduko estas preskaŭ ĉiam pritraktata en recenzoj de Beletra Almanako. Laŭ li, la recenzoj meritas pli da atento flanke de la esperantista komunumo, pro sia literaturkrea funkcio.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Latino iĝis minuskla en nova Pomego

    Komence de julio Bertilo Wennergren lanĉis novan version de sia klasika Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG 2023. Ĝi estas kiel kutime libere havebla en la reto. Samtempe aperas ankaŭ ĝisdatigita versio de la presita Detala Gramatiko de Esperanto. Libera Folio petis lin rakonti, kio estas nova en la Esperanta gramatiko.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane

    Martin Wiese ekde la 1980-aj jaroj estas unu el la plej konataj nomoj inter la esperantistaj muzik-amantoj. Post severa kronvirusa infekto, li resaniĝis kaj ĵus publikigis novan albumeton kun la titolo Vestiĝoj. En intervjuo de Rogener Pavinski li rakontas pri sia muziko kaj la nova albumo.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Ĉiam malpli da libroj aperas en Esperanto

    De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.