Esperanto tra la mondo

Esperanto tra la mondo

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    EU-subvencio savis la financojn de UEA

    Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    UEA rekomendas: ”Lernantoj bone lernu”

    Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj

    TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj

    Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    La ĉefverko de John Francis denove presita

    La granda kaldrono de John Francis estas unu el la plej gravaj originalaj romanoj en Esperanto. Ĝi aperis en 1978, elĉerpiĝis kaj poste dum jardekoj ne estis havebla. En 2017 oni reeldonis la verkon en elektronika formo, kaj nun tiu ĉefverko de la Esperanta literaturo fine denove haveblas ankaŭ en presita formo.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    UEA strategie planas retejon kaj almanakon

    La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    ”La movado krizas kaj niaj arĥivejoj same”

    Rubèn Fernández Asensio verkis magistriĝan disertaĵon pri esperantistaj arkivoj. Laŭ li, la esperantistoj mem devus pli bone konscii pri la vera karaktero de la movado, por povi komprenigi ĝin al eksteruloj. Esperantistaj arkivoj transdonitaj al ekstermovadaj instancoj laŭ li montras ilin nur kiel ”ruinojn de mortantaj lingvo kaj movado”, interesajn nur al tre fakaj esploristoj.