Esperanto tra la mondo
Esperanto tra la mondo
-
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco.
-
”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
Bruno Lehtinen el Finnlando verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras.
-
Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson
La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido.
-
La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita
1 128 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro.
-
AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj
Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon je lingvolernado? Aŭ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg Jähnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj.
-
Ĉu esperantista prezidento por Hungario?
La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de Hungario. Tion proponas dek ses elstaraj hungaraj figuroj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento.
-
Tri fratinoj matigis la mondan ŝakistaron
Antaŭ tridek jaroj aperis en la revuo Esperanto intervjuo de László Polgár, la patro de Judit Polgár, kiu eble iĝos la sekva prezidento de Hungario. La intervjuon faris hungarlingve István Ertl la patro surloke en Budapeŝto, ĝin redaktis kaj publikigis la tiama redaktoro de la revuo, István Ertl la filo, en Roterdamo. Ni republikigas la tekston por igi ĝin pli facile alirebla.
-
UEA perdas la esperon pri Nederlando
Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon sed ne finfaras sian laboron. Notario ne respondas telefonon. "Mi perdas la esperon pri Nederlando", resumis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Dume financaj kalkuloj de kvar kongresoj restas nefinitaj, eĉ sen la malhelpo de nederlandaj aŭtoritatoj.
-
István Nemere en vivdanĝero
Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, la verkisto restas en malsanulejo sub profunda anestezo.
-
Suomessa tehdään lyhytelokuva esperantoksi
”Patrinoj”, ”Äidit”, on Suomessa tuotettu esperantonkielinen lyhytelokuva, joka valmistuu vuoden 2025 alussa. Ohjaaja Anna Andersson päätti tehdä elokuvan esperantoksi, koska elokuvan teema on sodanvastainen eikä hän halua, että tapahtumat liitetään mihinkään yksittäiseen maahan.