PMA

UEA respondis multvorte pri disaj temoj

Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero “UEA respondas” en Graco ĵaŭde estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete.

Komuna foto de la UK en salono Zamenhof. Foto: UEA en FB
Komuna foto de la UK en salono Zamenhof. En la programero UEA respondas la publiko estis iom malpli grandkvanta. Foto: John Huang

La programero UEA respondas komenciĝis preskaŭ laŭ la horaro, kun nur du minutoj da prokrasto je 11:17, kiam la Prezidanto de UEA, Fernando Maia, Jr., alparolis la spektantojn. Prezentinte siajn kolegojn kaj lastloke sin, li klarigis, ke la programero temas pri “speciala okazo por vi, por ke vi starigu demandojn”, tial la titolo, UEA respondas. Li ŝercis, ke esperinde ne montriĝus pli bona titolo “UEA monologas”.

Maia klarigis, ke kutime la celo estas, ke demandoj rilatu al la jar-raporto de UEA, pretigita de la estraro kaj la ĝenerala direktoro. Tamen “se vi havas demandojn, eĉ pri mankoj en la raporto, ankaŭ tiuj tre bonvenas,” aldonante, ke ankaŭ pri financoj oni povas demandi.

Antaŭ ol inviti la unuan demandon, Maia aldonis, ke la ĉi-jara raporto estis verkita laŭ la nova strategia plano, AKIRI – Administrado, Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Instruado – kaj do, ke oni respondos surbaze de tiu strategio.

Sin prezentis unue Jukka Pietiläinen, komitatano A por Esperanto-Asocio de Finnlando, starigante demandon al Martin Schäffer, la ĝenerala direktoro de UEA. Laŭ lia demando, Ionel Oneț skribis al komitatanoj dirante, ke li ne ricevas respondojn de Schäffer al pluraj retpoŝtaĵoj senditaj rilate lian pensi-aranĝon.

– Ĉu estas iu problemo tiurilate? Kaj kial la Ĝenerala Direktoro ne respondis al li?

Schäffer tuj respondis, ke ne estas vere, ke li ne respondis:

– Mi plurfoje havis kontakton, diris, ke mi ŝatus telefoni kun li.

Laŭ Schäffer, Ionel Oneț rifuzis tion, kaj poste skribis al la estraro. La estraro diskutis tion inter si, kaj Schäffer planas respondi al Oneț.

– Absolute ne estas problemo.

Poste venis demando de kongresano, kiu ne donis sian nomon, sed komencis per “Mi venas el Danio”. Ŝi demandis, en kiu stupo de la proceso rilate vendon de la Centra Oficejo ni estas, kaj petis informojn pri volontulado.

Maia resumis, ke en 2020 la komitato aprobis, ke estu vendita la oficeja domo, sed ke tio ne povis tuj realiĝi pro milito. Notindas lia klara vortumo, post la sendenta tiama deklaro de la antaŭa reĝimo: “Pro la invado de Rusio en Ukrainio.”

Maia substrekis, ke UEA volas vendi intelligente, ne iel ajn, kaj ke dume kelkaj homoj laboras en ĝi, inkluzive de TEJO-volontuloj. La demandinto konfirmis, ke Maia bone respondis al ŝia demando.

Maia poste transiris al ŝia demando pri volontulado.

– Ĉi-jare ni estas en la internacia jaro de volontado por daŭripova evoluigo.

Maia informis, ke, ĉefe pere de la ĝenerala direktoro, la estraro nun studas la starigadon kaj subtenadon de volontulejoj tra la mondo kunlabore kun UEA. Ĉefe substrekindas laŭ li la tre grava volontula agado ligita kun TEJO en Roterdamo.

Li klarigis, ke TEJO partoprenas volontulan programon kaj ricevas subvencion, rezulte de kiu averaĝe tri TEJO-aĝaj volontuloj venas al Roterdamo kaj loĝas en la volontula domo de UEA. Maia komentis, ke la volontuloj estas ege gravaj por TEJO kaj ankaŭ UEA, subtenante Ralph Schmeits en la Centra Oficejo.

Maia atentigis, ke UEA rekte subtenas tiun volontuladon, profitante de ĝi, sed ankaŭ havas similajn rilatojn en Tuluzo kaj Slovakio, kiuj estas “kernaj en Eŭropo”, sed volas etendi tiun programon al aliaj mondopartoj.

Li menciis aliajn volontulejojn, kiuj povus esti utilaj al UEA: la Esperanto-centron en Havano, eventualajn volontulejojn en Brazilo, Burundo kaj Seulo. Li finis dirante, ke probable ĉi-jare estos anoncota internacia volontulada programo kadre de UEA.

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), antaŭa prezidanto de TEJO, transdonis “grandan gratulon pro la strategia plano AKIRI”, kiu “longe mankis en UEA”. Li demandis, kiel UEA zorgas pri tio, ke estu klare kiuj partoj de la plano estas finitaj, kiuj prokrastitaj, ktp.

Dankis Maia, klarigante, ke oni ne reinventis la radon, profitante de la jama laboro de Duncan Charters, kiu mem baziĝis sur laborego de Mark Fettes. Li aldonis, ke pretigante AKIRI oni studis eĉ la strategion sub Ivo Lapenna kaj aliajn strategiojn dum la lasta jarcento, por vidi, ĉu “ni estas kongruaj kun la spirito de nia propra asocio”.

Laŭ Maia, antaŭaj planoj ĝenerale estis tro ampleksaj. Kontraste, AKIRI havas kvin strategiajn kampojn, de kiuj ĉiu havas po tri celoj. Entute, do, “ni havas 15 strategiajn celojn”.

La respondo iom vagadis, prezentante ĝisdatigojn pri plenumado de kelkaj strategiaj celoj. Ekzemple, estis menciita la revivigado, kunlabore kun ILEI, de la ekzameno UEA-ILEI, kun klarigo, ke UEA-KER temas pri la lingvo, dum UEA-ILEI okupiĝas ankaŭ pri la movado kaj kulturo.

Sekvis klarigoj pri tio, ke en la kampo Rilatoj, Aŭstrio ĵus agnoskis Esperanton nemateriala kultura heredaĵo. Ŝajne Michal Matúšov volis scii, ĉu UEA havas iun sistemon por registri la progreson en diversaj projektoj, sed tion oni ne komprenis.

Michal Matúšov tiam ripete demandis, ĉu estas iu sistemo aŭ dokumento por ke la membraro kaj estraro povu vidi, kiel progresas la prioritatoj. Respondis Maia, ke oni sendas resumojn, sed ke ili ne estas publikaj.

Anna Skudlarska rimarkigis, ke dum kelkaj UK-oj oni filmis la prelegojn, metante ilin disponeblaj al homoj, kiuj ne povis ĉeesti la eventon. Tion ŝi aprobis, nomante ĝin inkluziva por homoj nepagipovaj kaj kreanta arkivon por estontaj esploristoj. Ŝi demandis, kial tio ne plu okazas, kaj ĉu eblas esperi, ke ĝi revenos.

Respondis Fernando Maia, ke registrado plu restas grava, kaj ke pretigante la nunan Universalan Kongreson oni esploris la kostojn de registro-servoj. Ili tamen estis tro altaj por la buĝeto. Li atentigis, ke Rogener Pavinski produktas filmon de la UK, kaj ke oni uzas teknikajn rimedojn, kiam ili prezentiĝas: ekzemple, en Burno, kie la kongreso okazis en universitato, eblis registri la prezentojn, kvankam bedaŭrinde la kvalito ne estis bona. Solvo montriĝis per tio, ke oni reinvitas prelegintojn al Virtuala Kongreso, kie la prelegoj estas registrataj.

Peter Grbec de Slovenio levis la sekvan demandon. El lia relative malgranda lando aliĝis 14 homoj, tamen tri ne povis veni pro malsano. Ne estis eble transdoni la kotizojn al aliaj samlandanoj, kaj tial la mono estis perdita. Li demandis, kial UEA malpermesas tion.

Fernando Maia respondis, ke ekzistas delonge regulo, ke kongres-bileto ne estas transdonebla. Li donis du klarigojn, kiuj ne ŝajnis tre trafaj por la diskutata situacio, kaj aldonis, ke UEA komprenas esceptajn kazojn kaj proponas solvojn, ekzemple, prokrasti ĝis la sekva jaro.

Peter Grbec atentigis, ke estus nek malplena sidloko nek ajna administra ŝarĝo al UEA, se lia asocio informus, ke X ne povos veni, kaj tial la edzino de Y transprenos la bileton. Martin Schäffer respondis, ke necesus interŝanĝi mesaĝojn, ŝanĝi detalojn en la sistemo. Laŭ li, la forigo de tiu regulo necesigus plialtigon de la kotizo por ĉiuj.

Luigi Fraccaroli revenis al la strategia plano, kiun li opinias tre kohera kaj imitinda. Li diris, ke li konstatis, ke en landaj asocioj la agadmaniero ofte estas la propra. Li demandis, ĉu estas plano en UEA por iom post iom normigi la agadmanieron de ĉiuj landaj asocioj kaj adapti ilin al tiu de UEA kaj havi unu mondan normon.

Fernando Maia respondis, ke en UEA oni atentas pri la ekvilibro inter unu normo kaj diverseco en la mondo, ĉar ĉiu loko havas specifajn bezonojn, kaj ne ĉiu faras la saman aferon. Laŭ li, necesas trovi ekvilibron inter desuprismo kaj desubismo. Renkontiĝo de fortoj helpos ĉiujn, inkluzive de UEA, kiu “ne nur instruas, sed lernas”.

Aleks Kadar aldonis, ke la demando tuj pensigis lin pri la landa agado de UEA, kaj ĝiaj kontinentaj kaj regionaj komisionoj. Li atentigis, ke tiumatene okazis vigla diskutado en komitata forumo pri kunlaborado, kaj ke tiuj forumoj estas la ĝusta loko por harmoniigi la praktikojn kaj agadojn de la diversaj landaj asocioj.

Fernando Maia informis pri plano de So Jinsu viziti ĉiujn aziajn landojn kaj dividi kun la tieaj esperantistoj la strategian planon de UEA kaj helpi fondi grupojn.

So Jinsu sekve raportis pri tio. Laŭ la aziaj esperantistoj kiujn li vizitis Esperanto al multaj ne ŝajnas tiel tutmonda, se ili devas viziti Eŭropon dufoje en ĉiuj tri jaroj.

Jérémie Sabiyumva komentis, ke estiĝis videbla kresko en la rilato inter UEA kaj la landaj asocioj en Afriko, unu el la postefikoj de la UK en Aruŝo. Fernando Maia reliefigis la laboron de Guy Matte rilate Amerikon. Li resumis, ke la aliro temas pri filozofio, kiun Aleks Kadar pli frue nomis “horizontalismo”: ankaŭ UEA lernas.

Maia atentigis, ke restas dek minutoj. Leviĝis pluraj manoj. La sekva demandinto ne donis sian nomon, sed simple komentis, ke li ne vidas esperantistojn el Maroko, Alĝerio aŭ aliaj arabaj landoj, kaj demandis, ĉu UEA havas planon por kreskigi Esperanton tie.

Tuj respondis Jérémie Sabiyumva: “Jes.” Li detaligis iom, resumante, ke jam estas semoj, kiuj esperinde kreskos, se UEA akvumos ilin. Aldonis Maia, ke oni eĉ donis nomon al tiu projekto: temas pri “verdigado de Esperanto-dezertoj”.

Slovena esperantisto diris, ke en lia lando oni devas devige lerni fremdan lingvon, kutime la anglan. Li demandis, ĉu estas strategio por enkonduki la instruadon de Esperanto en lernejo.

Respondis Seán Ó Riain pri iu programo MLA, laŭ li brila programo, heredaĵo de Zlatko Tiŝljar, bazita sur la plej oftaj morfemoj, kun la celo rapide paroligi homojn. Li atentigis, ke estas malfacile konvinki homojn akcepti la programon: li jam malsukcese provis kun kvar direktoroj de lernejoj. La celo, laŭ li, estas konvinki homojn, ke lernante nur iom da Esperanto kondukos al pli efika lernado de aliaj lingvoj.

Xiaofeng Gong informis, ke en sep ĉinaj universitatoj funkcias Esperanto-kurso, kaj en kvar elementaj lernejoj estas kursoj pri Esperanto.

Natalia Kasymova, vicprezidanto de LIBE, dankis al UEA pro bona kunlaboro kun blinduloj, el kiu rezultas voĉaj versioj de la revuoj Monato kaj Esperanto. Ŝi plie dankis, ke UEA ebligas aligi senpagan akompananton, kio estas nepra por ke povu partopreni blinduloj. Ŝi demandis, ĉu estus eble disaŭdigi registraĵojn de prelegoj per retradio por blinduloj, kaj ĉu eblus ricevi tekst-versiojn (ne PDF-ojn) de Juna Amiko.

Fernando Maia respondis, ke certe eblos disdoni registraĵojn de VK-aĵoj, kaj petis, ke Xiaofeng Gong traktu kun ILEI rilate la disponebligadon de teksto. Laŭ li, oni konsideru voĉregistri ankaŭ ĝin, apud Monato kaj Esperanto.

André Ruysschaert starigis demandojn pri la financa flanko. Li diris, ke li, donacinto al Fondaĵo Grégoire Maertens, trovas en la bilanco neniun spuron. Rilate Konton Espero li opinias, ke esperantistoj kiuj estas viktimoj de milito kaj katastrofo bezonas tuj helpon, kaj tial ne restu mono en la bilanco.

Martin Schäffer respondis, ke la valoro de Fondaĵo Maertens estas ĉirkaŭ 10 000 eŭroj, kaj ke Michela Lipari, sekretario de la Premio Grégoire Maertens, povas en ajna momento peti detalojn de la Centra Oficejo. Fernando Maia petis Martin Schäffer tion meti en la bilancon.
Rilate Konton Espero Martin Schäffer diris, ke povus veni konkretaj petoj pri apartaj katastrofoj, kaj tial necesas havi rezervon. Li diris, ke kaze de Ukrainio, fluis grandaj sumoj.

Dua parto de la demando de André Ruysschaert koncernis la valoron de la librostoko. Li rimarkigis, ke se oni devus likvidi la stokon, verŝajne la valoro estus preskaŭ nulo. Martin Schäffer konsentis, ke la libroj ekster la Movado estus malfacile vendeblaj, sed ke la valoro en la bilanco de UEA baziĝas sur la aĉetprezo.

Laŭ  Pradip Ghimire el Nepalo la ekonomio de lia lando estas multe pli malalta ol tiu de aliaj B-landoj, kaj demandis, kial ne povas esti tria kategorio. Respondis Fernando Maia, ke UEA traktas kun la Kongresa Fako pri reviziado de la kotizoj laŭlandaj, kaj ke estos io speciala rilate Nepalon por la Universala Kongreso en 2027.

Iu kongresano demandis pri progreso rilate la retejan renovigon. Fernando Maia informis, ke UEA paŭzigis – ne forĵetis – la projekton AKSO. UEA lastatempe diskutis kun Andrej Grigorjevski, kiu kreis diversajn interfacojn, ekzemple, por ke la kongresa retejo interligiĝu kun la datumbazo de UEA, kaj nun prilaboras sistemon kun Ralph Schmeits en la oficejo.

Michela Lipari raportis, ke kiel sekretario de la Premio Grégoire Maertens, si ricevas neniujn informojn. Ŝi petas informojn por povi kontakti dankcele donacintojn, kaj ĉiam la respondo estas ne.

Arvydas Kasperiūnas diris, ke en landa renkontiĝo oni invitis politikiston, kiu estas honora membro de UEA kaj listigita kiel aliĝinta al la UK. Demandite pri tio, li diris, ke li ne sciis pri la kongreso, kaj ne parolas Esperanton, kvankam li subtenas ĝin.

Iom poste komencanto diris:

– Tamen oni mensogis pri lia partopreno. Eble esperantistoj mensogas ankaŭ pri aliaj.

Li petis, ĉu eblus ŝanĝi la normon tiel, ke Honora Membro estos registrita kiel kongresano nur se tiu volos partopreni.

Fernando Maia atentigis, ke tio ne estas mensogo, ĉar publike disponeblaj reguloj de UEA klarigas, ke ĉiuj honoraj membroj estas automate aligitaj al la Universala Kongreso, kaj tiel estas dum la lasta jarcento.

Li tamen agnoskis, ke eblus pli bone reliefigi, ke temas pri honoraj gastoj, kiuj ne nepre venos. Li aldonis, ke akceptante la bonvenigon en niajn rondojn, ĉiuj honoraj gastoj estas informitaj, ke ili estos aŭtomate aligitaj al la UK. Fine, li diris, ke kelkaj ne havigis retpoŝtan adreson, kaj tiel ne ricevos aŭtomatajn sciigojn.

Fermiĝis la bonhumora kunveno 17 minutojn pli malfrue ol planite, je 12.32.

Tim Owen

Deixe uma resposta