”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
Bruno Lehtinen el Finnlando verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras.

Venontsemajne la verŝajne plej aĝa kongresano de 111-a Universala Kongreso de Esperanto, Bruno Lehtinen el Finnlando, fariĝos centjara. Mi renkontas lin ĉe la kongresero Belartaj Konkursoj, kaj li pretas respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
– Mi ne estas grava persono, mi nur fariĝas centjara, li unue reagas al mia peto pri intervjuo.
Kvankam baldaŭ centjara, li tamen aspektas multe pli juna, eble 70- aŭ 80-jara.
Bruno Lehtinen lernis Esperanton en 1990, kiam li vidis en gazetaro informon, ke oni povas lerni la lingvon partopreni la kongreson en Kubo.
Li eklernis, sed ne vojaĝis tiam al Kubo, kien li venis nur pli poste. Li tamen multe vojaĝis per Esperanto.
– Mi estis dek fojojn en Brazilo, kie mi havas amikinon.
Ĉu vi povas doni ian konsilon al la nuntempa mondo pro via longa vivodaŭro?
– Mi ne bone komprenas la demandon. Estas malfacila demando.
Pri la sekreto de sia longa vivdaŭro li povas nur diri, ke “vivi estas pli bone ol morti” kaj ke “mi ŝatas vivi kaj mi ŝatas virinojn”.
Li aliflanke rakontas ankaŭ, ke li vivas tre modeste kaj dum pasintaj jaroj li estas vegetarano.
– Mi manĝas multe da legomoj kaj fruktoj.
Tamen li ne same bone vidas aŭ aŭdas kiel antaŭe, sed estas eble vojaĝi, ĉar “ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”.
Ekzemple en Graz li loĝas en studenta hejmo kun longtempa amiko, la sekretario de la kongreso Alfred Heiligenbrunner. Kaj li ne suferas pro la Graca varmego, kutime 36–37 gradoj en posttagmezo praktike en ĉiu tago dum la kongreso.
– Hieraŭ mi ne ekskursis en grupo, sed memstare: mi estis en proksima banejo la tutan tagon.
Kiu estis via unua Universala kongreso kiun vi partoprenis?
– Malfacilas memori, mi partoprenis dek kongresojn, eble Vilno aŭ Roterdamo estis la unua.
Post trarigardo de la listo de kongresoj konfirmiĝas, ke la Vilna kongreso en 2005 estis lia unua. En Tampereo en 1995 li estis nur unu tagon, sed ne oficiale partoprenis.
Gratulon al Bruno Lehtinen okaze de lia centjariĝo!
Jukka Pietiläinen


