Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson
La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. La kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido.

Multaj loĝantoj de Graco kaj la ĉirkaŭa regiono dimanĉe vespere povis konatiĝi kun la Universala Kongreso de Esperanto, kiam la publika televidkompanio ORF prezentis ĝin kiel la duan novaĵon en la vespera aktualaĵ-elsendo. La unua novaĵo estis arbaraj fajroj en la regiono.
La iom pli ol duminuta ero pri la kongreso estis enkondukita en Esperanto, kaj poste estis intervjuitaj en la germana pluraj kongresanoj, inter ili ankaŭ Seán Ó Riain, vicprezidanto de UEA kaj emerita irlanda diplomato. Reprezentanto de la turisma fako de Graco akcentis la signifon de la kongreso por la ekonomio de la urbo.
Dum la unua tago de la kongreso estis diskonigitaj la nomoj de novaj honoraj membroj de UEA: Ans Bakker-ten Hagen, Maritza Gutiérrez González, Paul Peeraerts, Barbara Pietrzak, Jozef Reinvart, Martin Stuppnig kaj Renée Triolle.
Aldone, jam post ilia forpaso, kiel honoraj membroj estis nomumitaj Hans Michael Maitzen kaj Ivo Osibov. Same postmorte, honora prezidanto de UEA fariĝis Probal Dasgupta. La praktiko honori forpasintojn per tiaj titoloj estis enkondukita nur pasintjare en Brno. Tiam oni uzis la latinan titolon ”in memorian”, nun tiu estis esperantigita kiel ”je lia memoro”.

En pli fruaj jaroj forpasintojn ne eblis kandidatigi, kaj se jam post kandidatiĝo iu forpasis, tiun nomon oni ne konsideris – krom en Rejkaviko en 2013, kie oni post diskuto nomis Hallgrímur Saemundsson honora membro, kvankam li forpasis en la antaŭa tago.
En lundo jam laŭtradicie okazis multaj klerigaj programeroj. Tamen bedaŭrinde mankis la promesita diskuto kun la fama aŭstra verkisto Clemens J. Setz, kiu devus paroli kun István Ertl pri siaj libroj kaj sia rilato al Esperanto. Pro malsano en la familio li devis lastmomente nuligi sian partoprenon.
Maciej Wnuk interese prelegis pri koruptado kaj kiel eblas ĝin kontraŭlabori. Unu honestulo en malhonesta grupo laŭ li povas malhelpi misfarojn, dum unu tolerita delikto signalas permeson por pliaj.
Gabriel Beecham parolis pri la bezono de senerara komunikado en krizaj situacioj. Li rakontis kiel post evitebla, sed ne evitita, morto de anestezitino, ties vidvo, piloto, ekkonsciis ke ankaŭ la sanserva personaro bezonas trejnadon similan al tia, kian havas pilotoj. Necesas lerni, kiel komuniki pri la esenco, laŭ prioritatoj, per normaj formuloj, en la ordo instrukcio – konfirma ripeto – konfirmo de plenumo.
Li rakontis ankaŭ, kiel oni en aviado en Koreio ekuzis la anglan lingvon, pro la maloportuna kaj eĉ mortiga ceremonieco de la korea lingvouzo. Tiun ekzemplon iuj ĉeestantoj aŭdeble malŝatis.

Marta Ruzza en sia kontribuo demandis, kiel esperantistoj difinas sin mem, kaj kiel la esperantisteco ŝanĝas la mempriskribon. En la diskuto leviĝis la demando pri la diferenco inter Esperantisto kaj Esperanto-parolanto. La distingo laŭ iuj ĉeestantoj aktualiĝas pro la perceptata multiĝo de Duolingo-esperantistoj, ĉu laŭvorte, ĉu en la senco ke estas novaj lernintoj, kiuj scipovas la lingvon sed malhavas konon de la kulturo kaj senton de aparteno al la Esperanto-komunumo.
Estis ankaŭ prelego de Bernhard Tuider pri la Esperanto-muzeo de la Aŭstria nacia biblioteko, kiu venontjare festos sian centjaran jubileon kun nove aranĝita ekspozicio. Male ol ofte en Esperantujo, la statistikoj prezentitaj montris kreskan tendencon – kun escepto de la pandemia periodo, ĉiam pli da vizitantoj trovas la muzeon. Jam estas 94 000 eroj en Trovanto, la katalogo de la muzeo, el kiuj 45 000 ciferecaj kaj rete alireblaj.
Pli malfrue posttagmeze okazis interalie koncerto de la grupo Kajto.
– Ili ŝajnas ne fariĝi pli aĝaj. Ili ĉiam estas tre entuziasmaj kaj ludas kaj kantas tre precize kaj bone. La spektantaro estis same ĝoja kaj entuziasma, rakontas Laurent Ramette.
La lundan vesperon finis la tradicia kongresa balo.


