PMA

2400 tagoj da ĉiutaga informado

2400La 27a de julio 2026 estas la 2400a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2400 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Cetere, 2400 tagoj estas 6 jaroj + 6 monatoj + 27 tagoj.

Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ pli ol 15 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4454 tekstoj (inkluzive de ĉi tiu). Ilin garnas pli ol kvin mil (5711) ilustraĵoj.

Kutime ĉe ĉiu plia tagocento ni aperigis la liston de la plej legataj artikoloj, sed en la fino de junio ĉi-jara la Usona kompanio WebPros International LLC malpermesis uzi sian regpanelon “cPanel” en Ruslando. Pro tio nia retprovizanto anstataŭigis ĝin per ispmanager. Bedaŭrinde, ĉe la renovigo nia vizitkalkulilo, kiun ni uzis ekde 2020, montriĝis malrapidiga por la nova administrilo, kaj la retprovizanto malaktivigis ĝin. Ni ankoraŭ ne sukcesis reinstali ĝin.

Ĉi malsupre ni montras la statistikon je la lasta kontrol-dato, la 12a de junio: ne por 2400 tagoj, sed por 2355.

10.022. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
6.990. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
6.983. Korĵenkov A.: La Unua Libro
6.901. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
6.387. Korĵenkov A.: Ĉu la lasta ARKONES?
6.209. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
5.536. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
5.464. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
5.398. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
5.336. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
5.262. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
5.047. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
4.870. BET-59: La unua informilo
4.481. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
4.370. Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

Atentu, ke en la plejlisto estas neniu artikolo pri okazinta Esperanto-renkontiĝo aŭ kongreso, sed estas du artikoloj pri okazontaĵoj (BET kaj ArKonEs); la plej legata teksto pri la okazinta Esperanto-renkontiĝo estas en la 26a loko: “Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso” de Reza Kheirkhah kun iom pli ol 3000 legoj. En la listo estas neniu beletraĵo kaj nur unu teksto pri temo nerilata al Esperanto (eseo de Belov pri la koronvirusa pandemio).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (100-120 paĝoj) trimonata bitgazeto, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur la abonantoj. Ekde la ĉeso de la papera epoko en decembro 2016, dum dek jaroj la baza tarifo por la bitgazeto (pdf kaj epub) estas 15 eŭroj; ĝi validas ankaŭ por la 2026a jaro.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/ondo-163/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 2400 tagoj da ĉiutaga informado appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta