PMA

Aŭtuna foliaro de Julio Baghy en 33 lingvoj

aŭtuna foliaroKun ĝojo mi informas, ke la projekto anoncita en Aruŝo – ke la poemo “Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy estu tradukita en kiel eble plej multajn naciajn lingvojn – sukcesis. La projekto montris la forton kaj allogon de la Esperanta poezio: ĝi mobilizis 43 tradukintojn en 33 lingvoj; en 11 lingvoj aperis eĉ du tradukoj.

La 90-paĝa libro “Aŭtuna foliaro” enhavas antaŭparolon, studon pri la Esperanta poezio far Zlatoje Martinov, al kiu mi ĉi-okaze kore dankas pro lia elstara verko, mallongan postparolon kaj ankaŭ provon de kompara analizo.

La eksperimento, laŭ mi, sendube pruvas sian pravecon. Ĝi estas nur la komenco – mi esperas – de nova procezo, de nova fenomeno, kiun mi proponas nomi Literatura Parado.

La libron en presita formo mi disdonos en limigita kvanto en Graco, ĉefe inter la tradukintoj. La cifereca eldono estas senpage elŝutebla ĉi tie)

Mi kore dankas ĉiujn 42 tradukintojn pro ilia laboro kaj Jozefon Horváth pro la redaktado.

István Szabolcs

Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Aŭtuna foliaro de Julio Baghy en 33 lingvoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta