PMA

Hans Michael Maitzen forpasis

La 14an de julio 2026 post longa malsano en Vieno forpasis

maitzen

Hans Michael Maitzen
(1943-2026)

aŭstria astronomo kaj esperantisto, prezidanto de TEJO (1968-1969); senatano kaj prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS), prezidanto de LKK de la 77a Universala Kongreso de Esperanto (Vieno, 1992), ĉefreprezentanto de UEA ĉe la Viena oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, ofta preleganto en internaciaj Esperanto-kongresoj kaj en la studadsesioj de AIS; kunlaboranto de PIV pri astronomio; kunaŭtoro (kun R. Fössmeier) de la libro “Gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj” (2019), aktiva membro de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista); laŭreato de la Diplomo pri Elstara Agado de UEA (2013).

Ni kondolencas la familianojn, amikojn kaj samideanojn de Hans Michael Maitzen.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/maitzen/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Hans Michael Maitzen forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta