PMA

La kongresa libro kaj programo de la 111a UK en la reto

kongresa libroLa kongresa libro kaj programo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas nun publike disponeblaj ĉe:

La kongresa libro prezentas la organizantojn de la kongreso kaj kunlaborantojn de UEA, la ĉi-jaran imponan kongresejon, ĉiujn gravajn informojn pri Graz (Graco) kaj priskribojn de la riĉa programo, kiu faras el la 111a UK unu el la plej grandaj internaciaj kulturaj kaj lingvaj renkontiĝoj de la jaro, kun pli ol unu semajno da unikaj prelegoj, koncertoj, kursoj kaj interagoj. Pli ol 1070 homoj el 63 landoj jam aliĝis! Kaj daŭre eblas tion fari ĉe https://uk.esperanto.net.

La ĉi-jara programo montras la eksterordinaran diversecon de la UK. Krom aparta serio de programeroj ligita al la kongresa temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”, dum la ok tagoj de la UK okazos:

  • sciencaj prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU);
  • diskutoj pri artefarita intelekto, edukado, lingvopolitiko, internacia kunlaborado kaj daŭripova evoluigo;
  • koncertoj, teatraĵoj, ekspozicioj kaj literatura programo;
  • kursoj kaj ekzamenoj por diversaj niveloj de Esperanto kaj enkonduka kurso pri la (aŭstra) germana lingvo;
  • programo por la junularo;
  • programo por infanoj;
  • futbala matĉo;
  • strategiaj forumoj kaj kunvenoj de dekoj da fakaj kaj landaj asocioj;
  • unikaj ekskursoj, vesperoj kaj multaj neformalaj renkontiĝoj.

Inter la elstaraj temoj troviĝas prelegoj pri artefarita intelekto, kosmologio, biologio, psikologio, historio, muziko, klimato, volontulado, internaciaj rilatoj kaj kultura heredaĵo, montrantaj la amplekson de Esperanto kiel laborlingvo por internacia interŝanĝo de ideoj kaj solidareco. Krome, konstante dum la UK funkcios la kongresa libroservo, kie vi povos aĉeti multajn Esperantajn librojn.

Ĉu plaĉus al vi prezenti ion interesan en kvin minutoj? Se jes, elektu la temon vi; la sola regulo estas, ke vi prezentu mallonge en Esperanto. Jen do okazo por ekzerci vin pri Esperanto kaj kontribui al la UK, rakontante dum mallonga tempo ion pripensigan al amikema spektantaro. La sesio okazos posttagmeze en vendredo kaj estos perfekta unua paŝo por tiuj, kiuj ankoraŭ ne prelegis en nia lingvo. Por fariĝi fulmprelegonto bonvolu plenigi la formularon ĉe mallonge.net/fulmprelegoj.

Krom la eblo kontribui per fulmprelegoj, daŭre eblas aliĝi ankaŭ al kelkaj tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj en Graz kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Aparte rekomendata estas la postkongresa ekskurso, dum kiu oni vizitos la najbaran landon – Slovenion – kaj la sudan parton de Aŭstrio. La lokoj rapide elĉerpiĝas! Eksciu ĉiujn detalojn pri la ekskursoj en la Dua Bulteno: https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno.

Graz estas urbo facile atingebla, aparte se vi venas el Aŭstrio, Germanio, Francio, Italio, Slovenio, Hungario, Slovakio, Ĉeĥio, Pollando kaj aliaj najbaraj landoj, kio faras ĝin daŭre alloga por novaj partoprenontoj. Eksciu pli pri la alvenebloj kaj transport-rabatoj por kongresanoj ĉe https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj.

Ne maltrafu la okazon daŭre aliĝi al la 111a UK kaj partopreni tiun unikan semajnon de internacia dialogo, kulturo kaj amikeco: https://uk.esperanto.net. Ni antaŭgojas revidi vin en Graz!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1310.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La kongresa libro kaj programo de la 111a UK en la reto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta