PMA

Brazila Kongreso: “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj”

brazilo

La 60a Brazila Kongreso de Esperanto okazis de la 4a ĝis la 7a de junio 2026 en la urbo João Pessoa, ŝtato Paraíba. Ĉirkaŭ cent kongresanoj el diversaj regionoj de Brazilo partoprenis la eventon, kies ĉefa temo estis “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj, rezisto kaj batalo kontraŭ lingva hegemonio”.

La kongreso okazis samtempe kaj kune kun la 44a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, la 27a Nordorienta Renkontiĝo kaj la 13a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, kio pliriĉigis la programon kaj ebligis dialogon inter diversaj generacioj kaj movadaj spertoj.

Unu el la plej emociaj momentoj okazis dum la malferma ceremonio. Membroj de indiĝena regiona komunumo estis invititaj por prezenti siajn spertojn kaj pripensojn pri lingva rezisto, kultura identeco kaj la graveco de la konservado de indiĝenaj lingvoj. Iliaj vortoj profunde tuŝis la ĉeestantojn kaj donis fortan signifon al la kongresa temo.

brazilo

La malfermo ankaŭ estis markita de koncerto de Tarcísio Lima, unu el la omaĝitoj de la evento. Alian specialan omaĝon ricevis Elísia Martins pro la longdaŭra laboro favore al Esperanto.

La programo prezentis grandan diversecon de temoj. Inter la prelegoj kaj aktivaĵoj estis diskutoj pri la efikeco de Esperanto, spertoj pri instruado de Esperanto en municipaj lernejaj retoj, elementoj de kariria lingvo, muziko kun virtuala partopreno de Flávio Fonseca, kurso pri la tupia lingvo gvidata de Ĵaboti kaj ronda konversacio pri la esperantista movado en Nordorienta Brazilo. Por spertaj esperantistoj, Wandemberg gvidis esperantlingvan konversacian sesion. Alia interesa momento estis terapia gimnastika agado kun Hildemar.

Grava atingo de la kongreso estis la starigo de la Eduka Komisiono, kiu celas plifortigi la agadon de Esperanto en la kampo de edukado. Sukcesplene okazis ankaŭ KER-ekzameno: 13 kandidatoj partoprenis, kaj 11 el ili atingis aprobon; aplaŭdo al Aristophio Filho, komisiito de ILEI ĉe tiu grava laboro.

Dum la Ĝenerala Asembleo de BEL, prezidanto Querino Neto gvidis la laboron kaj prezentis proponojn por ĝisdatigi la statuton de Brazila Esperanto-Ligo. La kunveno montris la daŭran zorgon pri la fortigo kaj modernigo de la organizo.

La ĉeesto de Fernando Maia, prezidanto de UEA, estis alia grava elemento de la kongreso. Li aktive partoprenis la programon, ĉeestis prelegojn, dialogis kun kongresanoj kaj sekvis diversajn laborojn dum la tuta evento.

La kultura programo ankaŭ ricevis grandan aprezon. Muzikaj kaj artaj prezentoj kun Uchoa Negro, Francisco Assis, Cícero, Querino Neto kaj Emerson alportis ĝojon kaj festan etoson al la partoprenantoj.

Post la kongreso, multaj partoprenintoj emfazis la gastamon de João Pessoa, la belecon de la urbo kaj la agrablan etoson de la tuta aranĝo. La ĝenerala sento estis tiu de sukcesa renkontiĝo, kiu kunigis lernadon, kulturon, amikecon kaj pripensadon pri la rolo de lingvoj en pli justa kaj pli dialogema mondo.

Nun la atento de la brazila esperantistaro direktiĝas al la sekva granda renkontiĝo: la Brazila Kongreso de Esperanto 2027 estas planata en Rio-de-Ĵanejro.

Iraneide Morais

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/brazilo-8/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Brazila Kongreso: “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj” appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta